Malfermi la ĉefan menuon

Ĉernobilo

(Alidirektita el Ĉernobil)

Ĉernobilo (ukraine Чорнобиль Ĉornobil, ruse Чернобыль Ĉernobil) estas urbo en la nordo de Ukrainio, apud la landlimo kun Belorusio. Ĝi lokiĝas je 60 km norde de la ĉefurbo Kievo.

Ĉernobilo
ukraine: Чорнобиль, ruse: Чернобыль
forlasita urbo
Entrance to zone of alienation around Chernobyl.jpg
Eniro en ŝirman areon.
Oficiala nomo: Чорнобиль
Kromnomo: Fantomurbo
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Kieva provinco
Distrikto Ivankiva distrikto
Historia regiono Granda Duklando de Litovio
Rivero Pripjat
Situo Ĉernobilo
 - alteco 140 m s. m.
 - koordinatoj 51°23′23″N 30°05′59″E  /  51.38972°N, 30.09972°O / 51.38972; 30.09972 (Ĉernobilo)
Loĝantaro 500 (2010)
Fondita 1193
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 07200
Telefona prefikso +380 4491
Situo enkadre de Ukrainio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ukrainio
Situo de Ĉernobilo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo de Ĉernobilo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chernobyl
Forlasita pro Ĉernobila tragedio.
Domo en Ĉernobilo
Kinoteatro en Ĉernobilo (2008)
Domo de Golubĉik en Lenin-strato

La vorto ĉornobil en la ukraina lingvo signifas artemizio (Artemisia vulgaris).

Ĝi estis ĉefa komunikada nodo kaj grava centro de komerco, precipe en la 19-a jarcento.

En la atom-elektrejo Ĉernobilo 20 kilometrojn norde de la urbo okazis, la 26-an de aprilo 1986, la ĝis nun plej granda akcidento de atomelektrejo. La eksplodo de unu bloko de la elektrejo kaŭzis emision de granda amaso da radioaktivaj partikloj. Pli ol 100.000 homoj el la proksima ĉirkaŭaĵo estis evakuitaj. Kvankam la tuta areo estas daŭre radioaktiva, ĉirkaŭ 700 ĉefe maljunaj homoj decidiĝis malgraŭ la danĝero reveni en sian urbon.

BibliografioRedakti

Jurij Ŝĉerbak: Ĉernobil. Moskvo 1990.

Kromaj signifojRedakti

La komputila viruso CIH estas kutime kromnomata Ĉernobilo, ĉar ĝi aktiviĝas ĉiujare la 26-an de aprilo, je la datreveno de la akcidento en la Ĉernobila atom-elektrejo.

Vidu ankaŭRedakti