Čataj
Čataj, hungare Csataj [ĉataj], germane Schattein [ŝatejn] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 13 km²
- Supermara alteco: 140 m
- Loĝantaro: 970
- Poŝtkodo: 900 83
- Aŭtokodo: SC
- Telefonprefikso: 33
Situo
redaktiČataj situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo Bratislavo-Trnava preteriras. Senec troviĝas 9 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata daŭre ekde la paleolitiko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1244 laŭ tiama hungara ortografio "Chatey". En la 14-a jarcento germanoj alvenis. En 1910 loĝis en Csataj 997 homoj, (836 slovakoj, 142 hungaroj, 19 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Čataj 955 homoj, (946 slovakoj, 4 ĉeĥoj, 3 hungaroj).
Vidindaĵo
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Margareta de Hungario de 1775, en 1830 klasikismiĝis, baldaŭe renoviĝis
Famulo
redakti- naskiĝis en 1926 arkeologo Bohuslav Chropovský
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- slovaka kaj hungara Vikipedioj
- http:adatbazis.mtaki.hungary.com