Čeminac, serbe Чеминац, estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja. Ankoraŭ 4 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Čeminac
municipality of Croatia
Administrado
Poŝtkodo 31325
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 484  (2021) [+]
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 41′ N, 18° 40′ O (mapo)45.68666666666718.668333333333Koordinatoj: 45° 41′ N, 18° 40′ O (mapo) [+]
Areo 61,4 km² (6 140 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Čeminac (Kroatio)
Čeminac (Kroatio)
DEC
Čeminac
Čeminac
Situo de Čeminac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Čeminac [+]
vdr

Situo redakti

La komunumo situas sur ebenaĵo, ĝuste en mezo inter riveroj Danubo kaj Dravo, inter ĉefvojo Mohács-Osijek kaj fervojo Villány-Osijek.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Čeminac 1413 da homoj, (kroatoj 1063 (75 %), serboj 131 (9 %), jugoslavianoj 69 (5 %), hungaroj 52 (4 %) kaj aliaj).