Červený Kameň (burgo)

(Alidirektita el Červený Kameň(burgo))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Červený Kameň

Červený Kameň (legu: Ĉerveni kamen; signifas slovake: Ruĝa ŝtono; germane: BibersburgRotenstein, hungare: Vöröskő) estas burgo en okcidenta Slovakio sur sudorienta deklivo de Malgrandaj Karpatoj proksime de urbo Modra super vilaĝo Častá.

Červený Kameň

Vido al la burgo

Vido al la burgo
burgo
Geografiaj informoj
Lando Slovakio Slovakio
Geografia situo 48° 23′ 30″ N, 17° 20′ 8″ O (mapo)48.39166666666717.335555555556Koordinatoj: 48° 23′ 30″ N, 17° 20′ 8″ O (mapo)
Červený Kameň (Slovakio)
Červený Kameň (Slovakio)
DEC
Červený Kameň
Červený Kameň
Situo de Červený Kameň
Map
Konstruita 13-a jarcento
Neniigita 16-a jarcento
Rekonstruita 1535-1537, 1588
Konstrumaterialo Ŝtono
Celo landlima sistemo de burgoj
Konstrustilo Renesanco
Devena posedanto Fuggeroj el Aŭgsburgo
Retadreso Muzeo de kastelo
vdr
Korto de la burgo

Historio redakti

Sur la korto de nuna kastelo Ruĝa Ŝtono jam meze de la 13-a jarcento staris ŝtona burgo, kiu apartenis al landlima sistemo de burgoj situantaj de Bratislavo ĝis Žilina. Tiu ĉi origina burgo neniiĝis en la unua duono de la 16-a jarcento, kiam ĝiaj tiamaj posedantoj, entreprenistoj Fuggeroj el Aŭgsburgo, konstruis dum jaroj 15351537 sur ĝia teritorio novan fortikaĵon kun centra kvadrata kortego kaj kun kvar ĉeangulaj bastionoj kaj vastaj subteraj stok-spacoj.

Origine la bazo de fortikaĵo estis nur sudorienta loĝata alo, en subteraj spacoj estis vastaj keloj. Kvar malaltaj kaj larĝaj bastionoj konstruitaj por defendo de la fortikaĵo, estis adaptitaj je altnivela artileria defendo per sistemo de kazematoj kaj pafkameroj kun inĝenia solvo de ventolado kaj forsuĉado de fumo post kanonpafoj. La fortikaĵon finkonstruis post la jaro 1588 ĝia nova posedanto Mikuláš Pálffy alkonstruante du pluretaĝajn loĝ-alojn kaj unu teretaĝan alon nordokcidente. Per tio la fortikaĵo fariĝis fiera renesanca kastelo, kun loĝspacoj ekipitaj per arte altnivela internaĵo.

Poste la rekonstruoj nur altigis reprezentecon de la genta grandsinjora sidejo. Malgraŭ tio, ke la burgo estis dum pasintaj jarcentoj kelkfoje damaĝita de fajro, ĝiaj posedantoj Palffyoj ĝin ĉiam rekonstruis, tial la kastelo ĝis nun konserviĝis en sia historia formo. Nun ĝi servas kiel muzeo de meblo.

Mito pri ekesto de la kastelo redakti

Pri konstruo de la burgo Ruĝa Ŝtono konserviĝis interesa mito. Dek du saĝuloj interkonsultis kie konstrui ĝin. Dek unu proponis monton Kukla, nun situanta kontraŭ la burgo. Nur unu, la plej juna, proponis la nunan lokon, ĉar sur la monto Kukla renkontiĝas fantomoj kaj spiritoj kaj certe ne plaĉos al ili konstrua bruo en ilia nesto. Do, plimulto decidis por monto Kukla. Laboristoj jam en unua tago konstruis grandan parton de fundamentoj kaj muroj. Sed dum nokto okazis strangaĵo. Bonaj feinoj suprenlevis la burgon kaj transportis ĝin al najbara monteto. Tre granda estis la surprizo de laboristoj, kiuj sekvan tagon trovis nenion sur origina loko. Denove konsilis konsilistoj kaj agnoskis proponon de la plej juna konsilanto, kaj kastelo restis sur la nova loko. Tiel ĝi senĝene estis konstruita al sia nuna bela stato.

Galerio redakti

Klaku je la bildo pro ĝia prigrandiĝo.