Čierne Kľačany
Čierne Kľačany (hungare Feketekelecsény [feketekeleĉEnj], germane Klatschan) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Čierne kaj fekete signifas: nigra.
Čierne Kľačany | |
hungare: Feketekelecsény, germane: Klatschan | |
municipo | |
Oficiala nomo: Čierne Kľačany | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Zlaté Moravce |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Tekov |
Situo | Čierne Kľačany |
- alteco | 224 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 21′ 08″ N 18° 24′ 53″ O / 48.35222 °N, 18.41472 °O (mapo) |
Areo | 10,976549 km² (1 097,65 ha) |
Loĝantaro | 1 105 (31.12.2010) |
Denseco | 100,67 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1209 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 953 05 |
Telefona antaŭkodo | +421-37 |
Aŭtokodoj | ZM |
NUTS | 500151 |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Retpaĝo: www.cierneklacany.sk | |
![]() |
Situo
redaktiČierne Kľačany situas laŭ flankovojoj, fervojo estas tre proksime. Zlaté Moravce troviĝas je 4, Nitra je 32 km.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la pratempoj. Arkeologoj trovis tie skatolon, kiu apartenas al la slava kulturo. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1209 laŭ tiama hungara ortografio "Chelecen" apartenanta al abatejo, baldaŭe al fortikaĵo. Longe la setlejo estis doganprena loko. En 1601 oni komputis tie 27 domojn. En 1828 loĝis tie 338 vilaĝanoj en 53 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Feketekelecsény 548 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Zlaté Moravce, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čierne Kľačany 1145 homoj, (1133 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Reĝo Kristo de 1777
- monumento ĉe loktrovo de arkeologia skatolo
- skulptaĵoj pri Johano Nepomuko kaj pri Cirilo kaj Metodo
- kapelo omaĝe al Urbano la 1-a
- muelejo de 1715