Čimelice estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas ĉe la rivereto Skalice en la norda parto de Sudbohemia regiono, en distrikto Písek, sur la ĉefa ŝoseo inter la ĉefurbo Prago kaj Strakonice, 23 km norde de la urbo Písek. En 2023 ĝi havis 1 011 loĝantojn.

Čimelice
municipo
Čimelice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čimelice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Mirotice
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Rivero Skalice
Situo Čimelice
 - alteco 400 m s. m.
 - koordinatoj 49° 27′ 56″ N 14° 04′ 09″ O / 49.46556 °N, 14.06917 °O / 49.46556; 14.06917 (mapo)
Areo 10,29 km² (1 029 ha)
Loĝantaro 1 011 (2023)
Denseco 98,25 loĝ./km²
Unua skribmencio 1400
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 04
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549339
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čimelice
Retpaĝo: www.cimelice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nerestce, Rakovice, Nevězice, Smetanova Lhota kaj Králova Lhota.

En la proksimeco troviĝas populara ripozloko ĉe la valbaraĵo Orlík.

Historio redakti

La loko estis loĝigita jam ekde la pratempo. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas post la jaro 1400 (aliaj fontoj mencias la jaron 1352).

La 11-an de majo 1945 en la muelejo "U Diků" (survoje de Čimelice al Orlík nad Vltavou) la lastaj restoj de la germana armeo de la generalo Schörner ĉi tie subskribis kapitulacon. En Eŭropo tiel formale finiĝis la 2-a mondmilito. Omaĝe al tiu evento estis en 1995 tiuloke inaŭgurita memormonumento, en ĉeesto de la tiama ĉeĥa prezidento Václav Havel.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 176
18801 223
18901 190
19001 127
19101 106
19211 105
JaroLoĝantoj
19301 017
1950936
19611 018
19701 017
19801 033
19911 074
JaroLoĝantoj
20011 045
2014968
2016958
2017964
2018965
2019959
JaroLoĝantoj
2020966
2021944
2022977
20231 011

Partoj de municipo redakti

Municipo Čimelice konsistas el du partoj sur du samnomataj katastraj teritorioj:

Vidindaĵoj redakti

  • baroka kastelo unusola palaca arkitekturo en la distrikto Písek, estis konstruita en 1728-1730 de la itala arkitekto Antonio Canevalle, dum la posedo de la artama grafo Karel Bissingen, tiama hetmano de la regiono Prácheň. Al la nuna aspekto ĝi estis adaptita post incendio en 1767.

Triala duetaĝa konstruaĵo estas ĉirkaŭita de ampleksa angla parko. En 1951-1982 ĝi estis sidejo de filma mezlernejo, tiam unusola enlande-. Post 1989 ĝi estis reprivatigita al la antaŭaj posedantoj nobela familio Schwarzenberg, kiu kun subteno de la ŝtato iom post iom realigas la kompletan rekonstruon. En la kastelo funkcias firmao pri kultivado de floroj, fruktoj kaj legomoj kaj ĉiun aŭguston tie okazas popularaj florekspozicioj.

  • origine gotika fortikaĵo en najbareco de la kastelo, baroke rekonstruita je grenejo
  • preĝejo de Sankta Triunuo - origine gotika el la 13-a jarcento, baroke rekonstruita, la nunan empiran aspekton ricevinta en 1822
  • baroka pestokolono sur la ĉefplaco
  • stile pura empira tombeja kapelo kun kripto de la nobela familio Vratislav kaj statuaro - konstruita e 1819 en formo de antikva greka templo
  • pluraj fiŝlagoj - sur la vilaĝa ĉefplaco kaj en la ĉirkaŭaĵo (Bisingrovský, Zhoř, Nerestec, Stejskal, Valný, Zástava)
  • naturmemorindaĵo Kopáčovská ĉe la nordoorienta rando de la komunumo
  • 12 km longa piedmigra instrupado nomita laŭ la pentristo Mikoláš Aleš, kondukanta el Čimelice al Mirotice

Pluaj fotoj redakti

Literaturo redakti

  • Čimelice : regionální historie.Čimelice : Obecní úřad Čimelice, 2000. 161 p.
  • CACÁK, František: Orlické Povltaví. Orlík nad Vltavou : Obecní úřad Orlík nad Vltavou, 2007. 400 p. ISBN 978-80-239-9833-7.

Eksteraj ligiloj redakti