Ĝanjakou

Ĝanjakou, ĉine 張家口 / 张家口 estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉinio.

Ĝanjakou
Mount Dongtaiping, Zhangjiakou, June 10, 2010.jpg
Administrado
Poŝtkodo 075000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 345 485  (2010) [+]
Loĝdenso 118 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 114° 53′ O (mapo)40.81078114.88114Koordinatoj: 40° 49′ N, 114° 53′ O (mapo) [+]
Alto 716 m [+]
Areo 36796,53 km² (3 679 653 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Ĝanjakou
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Zhangjiakou [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ĝanjakou etendiĝas en baseno, meze de la lando. Pekino troviĝas 100 km-ojn.

HistorioRedakti

Ĝanjakou estis historie la ĉefa norda pordego en la Ĉina muro al Ĉinio por Eŭropanoj vojaĝantaj laŭ la Teo-Vojo. Tiutempe la urbo havis la nomon Kalgan. En la 19-a jarcento la urbo estis grava komercejo por eksterlandanoj. Kelkaj rusaj komercistoj havis tutjarajn loĝadojn kaj stokejojn tie. Ekde 1909 fervojo trafikas. En 1937 la japanoj okupis la regionon kaj Kalgan iĝis regiona ĉefurbo. En la fruaj 1960-aj jaroj la urbo estis grava armea strategia loko, kiel ĉefurba defendobazo.

KlimatoRedakti

Ĝanjakou havas kontinentan klimaton, kiun iomete musono influas. La vintro estas longa (de novembro ĝis marto) kaj venta, ofte sub frostopunkto. Somere oni mezuras pli, ol 30 °C-ojn. Jare pluvas po 404 mm. En ĉiuj monatoj iomete pluvas, sed en julio kaj en aŭgusto pluvas duono de la jara kvanto.

TrafikoRedakti

Ĝanjakou estas bone alirebla laŭ aŭtovojoj. Nova fervojo estas planata por liveri karbon.

VidindaĵojRedakti

 
Universitato de Ĝanjakou
 
Panoramo de Ĝanjakou
 
Interna urboparto en Ĝanjakou
 
Fora panoramo de Ĝanjakou