Ŝaŝinci
vilaĝo en Serbio
Ŝaŝinci, serbe Шашинци, kroate Šašinci, hungare Sasinc [ŝaŝinc] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/Serbia_Sremska_Mitrovica.png/220px-Serbia_Sremska_Mitrovica.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/ba/Sremska_mitrovica_mun.png/300px-Sremska_mitrovica_mun.png)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 37 km²
- Koordinatoj: 44°58′08″N 19°44'20″
- Alto super marnivelo: 87 m
- Loĝantaro: 1830
- Poŝtkodo: 22425
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo
redaktiŜaŝinci situas laŭ traira flankovojo, aŭtoŝoseo Beogrado-Zagrebo preteriras, Savo preterfluas.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 18-a jarcento. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Ŝaŝinci 1830 homoj, (1754 serboj (96 %), 27 ukrainoj, 9 jugoslavianoj, 6 kroatoj kaj aliaj).