Daphniphyllum

(Alidirektita el Ŝajnlaŭro)

Daphniphyllum, ankaŭ nomata ŝajnlaŭro, estas la sola plantgenro el la familio de la Daphniphyllaceae (Dafnifilacoj). Ĝi konsistas el dek ĝis 40 ĉiamverdaj specioj el Orientazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Daphniphyllum
Cercidiphyllum japonicum
Cercidiphyllum japonicum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales
Familio: Dafnifilacoj Daphniphyllaceae
Genro: Daphniphyllum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
folioj de Daphniphyllum teysmannii
floroj de Daphniphyllum teysmannii
fruktoj de Daphniphyllum teysmannii

Priskribo redakti

La specioj de la genro estas ĉiamverdaj, laŭrosimilaj arbojarbustoj. La folioj havas tigojn.

La specioj estas monoikaj.

En grapolaj floraroj la floroj staras kune. La etaj floroj havas du ĝis ses sepalojn. La planto ne havas sepalojn. La fruktoj estas globoformaj drupoj kun prujnkovrata ŝelo.

Disvastiĝo redakti

La disvastigejo estas Orientazio. De Japanujo kaj Koreujo la genro etendiĝas trans Ĉinujo al Hindujo. Kaj kreskas sur la malajaj kaj indoneziaj insuloj. Izolita trovejo ekzistas en Srilanko kaj en suda Hindujo.

Sistematiko redakti

La genro Daphniphyllum estis starigita en 1827 fare de Carl Ludwig Blume[1], kaj en 1869 ĝi estis enordigita en la familio Daphniphyllaceae (Dafnifilacoj). Ene de la Saksifragaloj la parencaj rilatoj ankoraŭ ne estas klaraj, la frataj grupoj de Daphniphyllum estas kaj kacurarboj (Cercidiphyllaceae) kaj Peoniacoj (Paeoniaceae). La genro havas inter 10 kaj 30 speciojn. La sola kelkfoje kultivata ornamarbo en Eŭropo estas Daphniphyllum macropodum.

Jen listo de specioj[2]:

Referencoj redakti

  1. Carl Ludwig Blume: Bijdragen tot de flora van Nederlandsch Indië. p. 1152. [1]
  2. R. Govaerts: World Checklist of Daphniphyllaceae. The Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. [2]

Literaturo redakti

  • Min Tianlu & Klaus Kubitzki): Daphniphyllaceae. In: Wu, Z.Y., Raven, P.H. (Hrsg.): Flora of China. [3]
  • Rafael Govaerts, R. (Eld.): World Checklist of Selected Plant Families. Daphniphyllum Royal Botanic Gardens Kew, elŝutita 2015/01/12