Ŝiŝlivci, ukraine Шишлівці, hungare Sislóc estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo, en municipo de Tarnivci.

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Situo redakti

Ŝiŝlivci situas sur ebenaĵo, Uĵhorodo troviĝas 9 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1323. Post la mezepoko ĝi foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. Ĝis 1920 Sislóc apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio. Sislóc rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Ŝiŝlivci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Ŝiŝlivci 339 da homoj, (60 % hungaroj, 38 % ukrainoj). Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno.

Vidindaĵo redakti