Malfermi la ĉefan menuon

Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo

MINISTERIOJ DE LA APOSTOLA SEĜO
“Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo”
nomo = Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo
latine = Secretaria Status
du ŝtatsekretarioj = 1833 iniciate de papo Gregorio la 14-a
unu persono kun du funkcioj (enlandaj kaj eksterlandaj aferoj) = 1846 iniciate de (Pio la 9-a)
lasta reformo = per la Apostola Konstitucio Pastor Bonus de papo Johano Paŭlo la 2-a

La Ŝtatsekretaria Ofico de la Apostola Seĝo estas la ministerio de la Roma Kurio kiu kunlaboras plejproksime kun la Papo en la gvidado de la Katolika Eklezio, kaj koordinante la diversajn oficojn de la Apostola Seĝo kaj zorgante pri la rilatoj kun la Ŝtatoj kaj la internaciaj organismoj.

StrukturoRedakti

Ĝi estas gvidita de kardinalo Ŝtatsekretario, la plej alta elstarulo de la politika kaj diplomata aktiveco de la Apostola Seĝo, kaj konsistas el du sekcioj, la sekcio por Ĝeneralaj Aferoj kun la Ŝtatoj, kaj la sekcio de la Ofico de la Protokolo.

Sekcio de la Ĝeneralaj AferojRedakti

Temas pri speco de ministerio por la Eksterlandaj Aferoj, ĝi fakte okupiĝas pri la gvidado kaj koordino de ĉiuj oficoj de la Apostola Seĝo: ĝi konservas la papan sigelilon (per kiu estas aŭtentigitaj la plej gravajn aktoj de la papo) kaj la Ringo de la Fiŝkaptisto (per kiu estas sigelitaj la brevoj), kontrolas la informorganojn de la Apostola Seĝo (la Proparolanto, la Osservatore Romano, la Vatikana radio kaj la Vatikana Televida Centro) kaj publikigas la Acta Apostolicae Sedis (oficiala bulteno de la Apostola Seĝo). Ĝia responsulo estas la “Anstataŭanto por la Ĝeneralaj Aferoj” (kutime, ĉefepiskopo, helpata de aliaj prelatoj).

Sekcio de la Rilatoj kun la ŜtatojRedakti

Tiu organismo similas al ministerio por Eksterlandaj Aferoj: ĝi, fakte, prizorgas, ankaŭ per la papaj nuncioj, la diplomatiajn rilatojn de la Apostola Seĝo kun la Ŝtatoj kaj aliaj internaciaj organismoj…

Ofico de la ProtokoloRedakti

La Ofico de la Protokolo de la Ŝtatsekretaria Ofico, krom okupiĝi pri la rilatoj kun la Diplomataro, estas ŝarĝita por la proceduroj rilate la placet por la novaj ambasadoroj, kaj ilia eniriĝo en la novan taskon, iliaj vizitoj al la papo aŭ partopreno al la “ĝeneralaj aŭdiencoj por la prezento de la akreditleterojn. La protokola gvidanto estas patro José Avelino Bettencourt.

ŜtatsekretarioRedakti

Ekde la 15-a de oktobro, la ŝtatsekretario estas la itala kardinalo Petro Parolin, jam subsekretario por la Rilatoj kun la Ŝtatoj kaj nuncio en Venezuelo; la antaŭa estis kardinalo Tarcisio Bertone.

HistorioRedakti

Post la Koncilio de Konstanco (1418), kiu ĉesigis la grandan Okcidentan Skismon, la papo akiris ĉiam pli la duoblan veston de ĉefo de la universala Eklezio kaj de ŝtatestro de la Ŝtato de la Eklezio: por la elmergiĝo kaj traktado de la politikaj aferoj de la Roma Kurio, papo Martino la 4-a konstituis la “Sekretan Ĉambron”; en 1487, dum la regado de Inocento la 8-a, ĝiaj funkcioj transiris al la “Apostola Sekretariejo”, komisiono de 24 membroj, prezidata de Secretarius domesticus, al kiu papo Leono la 10-a asociigis spertulon pri politikaj aferoj, Secretarius Intimus (ne ĉiam prelato), kiu akiris ĉiam pli la praktikan direktadon de la Aferoj de la ŝtato.

Kun la alestiĝo de nepotismo, la funkcioj de la Apostola Ŝtatsekretario transiris al la Kardinalo Nepo, parenco de papo, ĉiam asistata de la Secretarius Intimus, kiu estis ŝarĝita lin prepari al la tasko; sub Paŭlo la 5-a, la titolo de Secretarius Intimus estis ŝanĝita al tiu de “Ŝtatsekretario” (ĉiam flankita de la kardinalo nepo, sed al li submetita); ekde papo Inocento la 11-a tiu ofico povis esti konfidita nur al kardinalo. Ĉesinte la rolo de la kardinalo nepo, la ŝtatsekretario okupis ankaŭ ties rolojn.

En 1833 papo Gregorio la 14-a proponis kaj kreis du ŝtatsekretariojn, unu por enlandaj aferoj, la alia por la eksterlandaj, sed papo Pio la 9-a 1846 reunuigis la du funkciojn en unusola persono kaj tio estis praktike konfirmita en la sekvaj reformoj de la Roma Kurio efektigitaj de Pio la 10-a, Paŭlo la 6-a kaj Johano Paŭlo la 2-a per la Apostola Konstitucio Pastor Bonus (28–a de junio 1988) kiu determinis la nunan fizionomion.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti