Ŝvaboj

regiono en Germanio
(Alidirektita el Ŝvabo)

La Ŝvaboj (germane Schwaben) estas germana popolgrupo, hejma en sudokcidenta Germanio. Ilia historia hejmregiono, ŜvabioŜvabujo estas hodiaŭ dividita inter Bavario (distriktaro Ŝvabio) kaj Baden-Virtembergo (proksimume la regiono de iama Virtembergo). Historie ili devenas de la antikva etno "sueboj" (germane Sueben, latine Suebi).

Ŝvaboj
regiono
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Mapo de la "Ŝvaba Cirklo" de la Sankta Romia Imperio, 1572

Inter 911 kaj 1313 ekzistis ankaŭ duklando Ŝvabio ene de la Sankta Romia Imperio.

Parto de la ŝvaboj migris al la Hungara reĝlando, kie ili formis komunumojn. Aparte forta kultura komunumo estis la banataj ŝvaboj de la regiono Banato en la orienta parto de la reĝlando. Tiuj kulturaj komunumoj frakasiĝis post la 2-a mondmilito, ĉar granda parto deportiĝis al Germanio.

En Budapeŝto granda monto havas la nomon "Ŝvab", ĉar dum sieĝo de Buda la ŝvaboj kanonadis la fortikaĵon desur tiu monto.

La ŝvaba dialekto apartenas al la alemana dialektaro.

Vidu ankaŭ redakti