Vakajamo
Wakayama aŭ Vakajamo (和歌山市 [ŭakajama-ŝi]) estas urbo en la regiono Kansajo de Japanio. Ĝi estas ĉefurbo de la gubernio Vakajamo.
Vakajamo | ||
japane: 和歌山市 | ||
urbo | ||
Kastelo de Vakajamo, Ĝardeno Niŝinomaru
Sajkazaki, Kimiidera Urba Vakajamo vidata el la kastelo | ||
|
||
Oficiala nomo: 和歌山市 | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Insulo | Honŝuo | |
Regiono | Kansajo | |
Gubernio | Gubernio Vakajamo | |
Transporto | - | |
- flughaveno | Kansaja internacia flughaveno | |
Memorindaĵo | Vakajama burgo | |
Rivero | Kinokava | |
Situo | Vakajamo | |
- koordinatoj | 34° 14′ N 135° 10′ O / 34.233 °N, 135.167 °O (mapo) | |
Areo | 209,20 km² (20 920 ha) | |
Loĝantaro | 369 088 (01.10.2010) | |
Denseco | 1 764,28 loĝ./km² | |
Fondo | 1889 moderna historio | |
Urbestro | OHAŜI Ken'iĉi | |
Horzono | GMT (UTC+9) | |
Poŝtkodo | 〒640-8511 | |
Telefona antaŭkodo | +81-07(3)-432-0001 | |
Arbo | Kamforarbo | |
Floro | Azaleo | |
![]() | ||
Retpaĝo: Urbo de Vakajamo | ||
Vakajamo okupas 209,20 km2, 4% el la tera areo de la gubernio, kaj enhavas 40% el la loĝantaro. La urbo fondiĝis je la 1-a de aprilo 1889. Ĝi situas ĉe la norda limo de la gubernio, apud Osako. La sudo estas plejparte kampara.
La loĝantaro de la urbo plialtiĝis de 382 155 ĝis 386 501 dum 2003–2004, pligrandiĝo de 1,87%. La denseco en 2010 estis 1755,47 homoj kvadratkilometre. Ĉi tiu pligrandiĝo estas okazinta malgraŭ la malforta ekonomio, kiu suferis post Sumitomo-Ŝtalo movis multe da sia laboro al Ĉinio. La ŝtalaj uzinoj reduktiĝis, kaj parto de la industrio fermis tute en 2004.
Vakajamo'n duonigas la rivero Kinokaŭa. En la centro de la urbo estas moderna repliko de Kastelo Vakajamo, detruita dum la dua mondmilito kaj rekonstruita sur Monto Torafusu (kies nomo devenas el "tigro sur sia flanko") ene de centra parko. Dum la Edo-periodo, la Kiŝu-Tokugaŭa'j daimioj regis el la kastelo.