(26375) 1999 DE9

transneptuna objekto

(26375) 1999 DE9 estas tre granda transneptuna objekto malkovrita la 20-an de februaro 1999 de la usonaj geastronomoj Jane X. Luu kaj Chadwick A. Trujillo elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, nord-oriente de Tucson (Arizono, Usono).

(26375) 1999 DE9
transneptuna objekto
Oficiala nomo (26375) 1999 DE9
Aliaj nomoj 1999 DE9
Historio
Malkovrintoj J. X. Luu kaj C. A. Trujillo
Dato de malkovro
Loko de malkovro
20-a de februaro 1999
Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
8,377 Tm (55,997 AU)
4,841 Tm (32,362 AU)
11,913 Tm (79,633 AU)
Discentreco 0,4221
Meza anomaliangulo 25,841°
Epoko : 31-a de julio 2016
Klinangulo 7,610°
Periodo 153055,960 tagoj (419,044 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
322,927°
Argum. de periapsido 160,301°
Terdistanco
- Minimuma

4,694 Tm (31,3775 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 461 ± 45 km
Rotacia periodo ~1 tago (~24 horoj)
Geometria albedo ~0,08[1]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 5,0
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas en orbita resonanco 2 : 5 kun Neptuno[2] kaj estas rigardita kiel objekto de la disa disko.

La minimuma distanco inter ĝia orbito kaj tiu de Neptuno (Neptuna MOID) estas 2,606 AU (390 milionoj da km).

Fizikaj ecojRedakti

Observoj per la kosmoteleskopo Spitzer donis diametron de ĉ. 461 km[3]; la malgranda vario de ĝia luma kurbo sugestas, ke ĝi estus preskaŭ sfera[4]: (26375) 1999 DE9 estas pro tio rigardita kiel kandidatan nanplanedon.

Spektroskopiaj observoj montris spurojn da glacio.[5]

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Kongruo inter absoluta magnitudo kaj diametro de asteroidoj, el JPG Astronomie (france)
  2. MPEC 2010-B62 : Malproksimaj malgrandaj planedoj (angle)
  3. Fizikaj ecoj de KBO kaj Centaŭroj : Limoj per Spitzer Space Telescope, de John Stansberry , Will Grundy , Mike Brown , Dale Cruikshank , John Spencer , David Trilling kaj Jean-Luc Margot, revizita 5-a de novembro 2007 (angle)
  4. Fotometrio de KBO : rotacioj, formoj kaj fazaj funkcioj ; de Scott S. Sheppard kaj David C. Jewitt ; 8-a de aprilo 2002 (angle)
  5. Spektroskopia enketo pri 2001 BL41, (26181) 1996 GQ21 kaj (26375) 1999DE9, de A. Doressoundiram, G. P. Tozzi, M. A. Barucci, H. Boehnhardt, S. Fornasier, kaj J. Romon ; el The Astronomical Journal, Volumo 125, n° 5 (angle)

Eksteraj ligilojRedakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (26001 – 27000)Poste:
(26374) 1999 CP106(26375) 1999 DE926376 Roborosa