(39546) 1992 DT5
(39546) 1992 DT5 estas malgranda malhela tre malrapide rotacianta asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 29-an de februaro 1992 en la kadro de la "Enketo de Upsalo-ESO pri Asteroidoj kaj Kometoj" (angle Uppsala-ESO Survey of Asteroids and Comets, aŭ "UESAC"), elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.
(39546) 1992 DT5 | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | (39546) 1992 DT5 |
Aliaj nomoj | 1992 DT5 ; 1999 TA162 |
Malkovro | |
Malkovrinto | UESAC |
Dato de malkovro | 29-a de februaro 1992 |
Loko de malkovro | Observatorio La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
417,685 Gm (2,792 AU) 407,714 Gm (2,725 AU) 427,657 Gm (2,859 AU) |
Discentreco | 0,02387 |
Meza anomaliangulo | 276,010° Epoko 23-a de marto 2018 |
Klinangulo | 5,262° |
Periodo | 1704,055 tagoj (4,665 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
150,598° |
Argum. de periapsido | 304,532° |
Terdistanco - Minimuma |
261,126 Gm (1,746 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~5,3 km |
Rotacia periodo | ~49 tagoj (1167,36 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | ~0,05 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,6 |
Ĝi estas ano de la familio de Hoffmeister, kompakta asteroida familio nomita laŭ la asteroido 1726 Hoffmeister. Tiu familio verŝajne formiĝis pro frakaso de granda (50 – 100 km) C-tipa asteroido pluraj milionoj da jaroj antaŭ.
Ĝia rotacia periodo estis mezurita en septembro 2013 per luma kurbo elde la Observatorio de la Monto Palomar. Kun rotaciperiodo de 1167,36 horoj (± 100 h) ĝi estas la 8-a konata plej malrapida rotacianta asteroido. Krome, la amplitudo de ĝia luma kurbo montras longigitan formon.
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Luma kurbo por (39546) Arkivigite je 2018-09-15 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (39001 – 40000) | Poste: |
---|---|---|
(39545) 1992 DH3 | (39546) 1992 DT5 | (39547) 1992 DE7 |