(55565) 2002 AW197
asteroido
(55565) 2002 AW197 estas granda, ne tre hela transneptuna objekto malkovrita la 10-an de januaro 2002 elde la Observatorio de la Monto Palomar (80 km norde de San-Diego, Kalifornio, Usono) far'de teamo entenanta Michael E. Brown, Chad Trujillo, Eleanor Francis Helin, Michael Hicks, Kenneth J. Lawrence kaj Steven H. Pravdo.[1] Ĝi estas kubevano, klasika objekto de la Kujper-zono, kiu ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.
(55565) 2002 AW197 | |
asteroido | |
Oficiala nomo | (55565) 2002 AW197 |
Aliaj nomoj | 2002 AW197 |
Historio | |
Malkovrinto | Monto Palomar |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
10-a de januaro 2002 Mt. Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
7,060 Tm (47,194 AU) 6,131 Tm (40,983 AU) 7,989 Tm (53,405 AU) |
Discentreco | 0,1316 |
Meza anomaliangulo | 294,567° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 24,437° |
Periodo | 118420,829 tagoj (324,219 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
297,582° |
Argum. de periapsido | 296,345° |
Terdistanco - Minimuma |
5,991 Tm (40,045 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 768 ± 39 km |
Rotacia periodo | 0,369 tago (8,86 horoj) |
Geometria albedo | 0,112 ± 0,012 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 3,3 |
Observadoj en infraruĝa radiado per la kosmaj observatorioj Herschel kaj Spitzer donis diametron de 768 ± 39 km kaj albedon de 0,112 ± 0,012. Plej granda el la konataj kubevanoj, ĝi estas kandidata nanplanedo.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj ; el la paĝaroj de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (55001 – 56000) | Poste: |
---|---|---|
(55564) 2002 AQ188 | (55565) 2002 AW197 | (55566) 2002 BZ25 |