Malfermi la ĉefan menuon

(5587) 1990 SB

asteroido

(5587) 1990 SB estas tre malgranda sed tre hela amora asteroido, ankoraŭ sen nomo.

(5587) 1990 SB
asteroido
Oficiala nomo (5587) 1990 SB
Aliaj nomoj 1990 SB ; 1990 UV2
Historio
Malkovrintoj H. E. Holt kaj J. A. Brown
Dato de malkovro
Loko de malkovro
16-a de septembro 1990
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
358,115 Gm (2,394 AU)
162,312 Gm (1,085 AU)
553,919 Gm (3,703 AU)
Discentreco 0,547
Meza anomaliangulo 15,729°
Klinangulo 18,097°
Periodo 1352,835 tagoj (3,704 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
190,379°
Argum. de periapsido 86,268°
Terdistanco
- Minimuma

44,578 Gm (0,2980 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 3,75 km
Rotacia periodo 0,2105 tago (5,0522 horoj)
Geometria albedo 0,32
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,6
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis malkovrita la 16-an de septembro 1990 de la usonaj astronomoj Henry E. Holt kaj Jeffery A. Brown elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio Usono).

Ĝi trairas la orbiton de Marso kaj ĝia perihelio estas de tre malmulte pli granda ol unu astronomia unuo : ĝi estas do marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido. Tamen ĝia orbita klinangulo tenas ĝin sufiĉe malproksima de Tero.

- La 16-an de majo 2001 ĝi pasis al 0,2980 AU (44,578 milionoj da km) de Tero
- La 16-an de majo 2064 ĝi pasos al 0,3065 AU (45,852 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝi estas pli danĝera kontraŭ Marso : la 3-an de aŭgusto 2134 ĝi pasos al 0,01449 AU (2,167 milionoj da km) de tiu-ĉi planedo.

Eksteraj ligilojRedakti