11066 Sigurdo

apolona asteroido

11066 Sigurdo estas tre malgranda, hela apolona terrenkonta asteroido, malkovrita la 9-an de februaro 1992 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San Diego, Kalifornio, Usono).

11066 Sigurdo
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 11066 Sigurd
Aliaj nomoj 1992 CC1; 1987 GE
Nomita laŭ Sigfrido la drakmortiginto vd
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker kaj
Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro 9-a de februaro 1992
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
208,179 Gm (1,392 AU)
130,075 Gm (0,869 AU)
286,283 Gm (1,914 AU)
Discentreco 0,3752
Meza anomaliangulo 313,590°
Klinangulo 36,884°
Periodo 599,606 tagoj (1,642 jaroj)
Meza cirkulrapido 25,24 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
349,254°
Argum. de periapsido 21,958°
Terdistanco
- Minimuma

17,780 Gm (0,11885 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,8 – 4,2 km
Rotacia periodo 0,3540 tago (8,4958 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,190
Observaj ecoj
Spektroklaso K
Absoluta magnitudo 15,2
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Sigurdo, plej fama heroo de la Nord-ĝermana mitologio, kiu ludis la ĉefan rolon en la Völsunga saga. Li rajdis dufoje tra ringo de fajro por veki Brunhildan, unuafoje por si kaj duafoje por la reĝo Guntero; en malsimpla rakonto pri amo, trompado kaj perfido.

En la epoko de la 23-a de majo 2014, la orbito de tiu marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido pasas al 0,118851 AU, aŭ preskaŭ 17,78 milionoj da km, de tiu de Tero.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (11001 - 12000)Poste:
(11065) 1991 XE211066 Sigurdo11067 Greenancy