UK 1927

19-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 19-a UK 1927)

De la 28-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1927 okazis en la urbo Dancigo la 19-a Universala Kongreso de Esperanto kun 905 kongresanoj el 35 landoj sub la prezido de Bernhard Aeltermann. Dum la malfermo, Carl A. Lindhagen, ĉefurbestro de Stockholm, parolis Esperante. En arbaro rande de la apuda banloka urbo Zoppot (ekde 1946 pole Sopot) oni plantis jubilean kverkon ĉe arbara loko nomata 'Esperanto-Placo' okaze de la 40-jariĝo de la lingvo, kie laŭdire staris ankaŭ Esperanto-monumento - la nazioj detruis ambaŭ memorigilojn. Post la milito oni plantis novan kverkon, okaze de la IJK 1959 en la intertempe pola urbo Gdansko, ĉe la sama loko en Sopot, kaj metis novan memorŝtonon. En la UK de 1927 okazis enketo pri la lerneja instruado de Esperanto.

UK 1927
Loko Dancigo, Libera Urbo Dancigo
Ekde 28-a de julio 1927
Ĝis 5-a de aŭgusto 1927
← Antaŭa Sekva →
vdr
Memorŝtono
Komuna foto
Postkongreso en Bjalistoko