1910 (teatraĵo)

1910 estas teatraĵo de Ĵenja Amis, kiu premieris dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo en 2022, reĝisorita de Alena Adler kun aktorado fare de Garry Evans kaj Alena Adler mem.[1] Muzikistoj estis ĉe piano Étienne (Stefano) Laflamme kaj kiel soprano Kristina Miroshkina. Kun mallonga apero de Nicolas Viau (enkonduko).

1910
Aŭtoro Ĵenja Amis
Eldonjaro 2022
Eldoninto Kanada Esperanto-Asocio + Esperanto-Societo Kebekia
vdr
Sceno el la teatraĵo

Enhavo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Brita Esperantisto William Mann veturas tratempe al la jaro 2022 por rakonti al la kongresanoj en Montrealo pri sia propra sperto vojaĝante al Ameriko kun doktoro Zamenhof sur la transoceana ŝipego Georgo Vaŝingtono por la 6-a Internacia Kongreso de Esperanto (kaj posta veturado al Montrealo) antaŭ pli ol jarcento. En la dua parto de la teatraĵo William Mann malsanas kaj denove en la komenco de la 20-a jarcento komentas kun sia zorgistino pri la sonĝo kiun li havis kaj kiel li imagas la estontajn esperantistojn de la 21-a jarcento.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Muziko redakti

  • "Mi aŭdas vin" (teksto de Leono Zamenhof, muziko de Herbert Harris; notoj kaj pri la kanto en Lumo 1-2, 2023.
  • "Patro nia, ni alvenis" (teksto de Clarence Bicknell; muziko: melodio "Stuttgart")
  • Maple Leaf Rag (muziko: Scott Joplin)
  • La Espero (vortoj: L.L. Zamenhof; muziko: Félicien Menu de Ménil)
  • The Sidewalks of New York (Charles B. Lawlor)
  • Take Me Out to the Ball Game (Jack Norworth & Albert Von Tilzer)
  • Fantaisie Impromptu (Frédéric Chopin)
  • Sonata K.64 (Domenico Scarlatti)
  • Take the A Train (Duke Ellington)
  • Melodio de Big Ben (“Westminster Quarters / Cambridge Quarters”)

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Nova teatraĵo furoris en Esperanto Arkivigite je 2022-12-17 per la retarkivo Wayback Machine esperanto2022.ca (2022)