2007 TU24

asteroido

2007 TU24 estas asteroido, trovita je 2007 per la Catalina Sky Survey. Apartenata al la grupo de apolonaj asteroidoj, ĝia elipsoforma orbito etendiĝas inter interne Tera orbito ĝis ekster la orbito de Marso. Ĝi estas sufiĉe larĝa por rezultigi regionajn katastrofojn, se ĝi falus sur la Teron.

2007 TU24
Asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Malkovro
Malkovrinto Catalina Sky Survey
Dato de malkovro 11-a de oktobro 2007
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
305,789 Gm (2,044 AU) vd
0,948 AU
3,140 AU
Discentreco 0,53 AU
Meza anomaliangulo 9,045°
Klinangulo 5,628°
Periodo 2,85 a
Longitudo de
suprenira nodo
127,095°
Argum. de periapsido 334,165°
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 26 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Albedo
Geometria albedo
0,24
0,24 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 20,2[1]
vdr

Alproksimiĝo al la Tero redakti

 
Unua serio de radar-bildoj kun malalta detaliĝo (24-a januaro 2008)

Mezuroj de ĝia orbito rezultis, ke ĝi pasos la orbiton de la Tero jam 29-a januaro 2008 08:33 UTC je distanco de nur ĉ. 1,44 radiusoj de la orbito de la Luno, ĉ. 538 000 km. Tio estas la plej proksima distanco de eble danĝera asteroido ĝis 2027. Tiel astronomoj diris ĝis lastatempe. Sed tio ne plu kredindas, vidu sube.[2] Ĝi alproksimiĝos tiom, ke observoj per radaro, per radio-teleskopoj estos eblaj. Ankaŭ per simplaj amatoraj teleskopoj oni povos observi ĝin.

Tiu tre mallonga tempo inter unua trovo kaj alproksimiĝo, ĉ. 3 monatoj, estas surprizo. Ofte estis raportita, ke astronomiistoj zorge esploras milojn da asteroidoj kaj esploras iliajn orbitojn. Projektoj estas diskutitaj, kiel oni povus agi, se iu objekto, asteroido aŭ kometo, estos danĝero por ni. Inter aliaj oni povus sufiĉe frue sendi raketon kun atombombo al la objekto kiu povas pecigi aŭ forŝovi ĝin.

Oni asertis, ke neniu vera danĝero de kolizio estos dum la venontaj ĉirkaŭ 20 jaroj. Nun tiu surpriza apero de tiu asteroido falsas tiujn asertojn.

Legado de NASA redakti

Oni observas plurajn milojn de la entute ĉ. 7000 objektoj proksimaj al la Tero. Averaĝe dum ĉiu 5 jaro unu objekto preterpasas tiom proksime. Kolizio okazas averaĝe ĉiujn 37 000 jarojn.

Stranga: malgraŭ la subita apero de antaŭe nekonata asteroido falsigis antaŭajn asertojn, tuj post tiuj frazoj NASA ripetas la aserton pri la neapero de iu danĝero ĝis 2027.

En listo de Harvard troviĝas ĉirkaŭ 100 asteroidoj kiuj alproksimiĝis al la Tero.[3] Inter tiuj estas 56, kiuj alproksimiĝis pli proksime ol 0,0026 AU, la distanco de la Luno. Tiuj okazis dum la tempo inter 1991 kaj 2007.

Do 56 alproksimiĝoj dum 16 jaroj rezultas en unu alproksimiĝo dum ĉ. 3 monatoj. Tio draste diferencas de la supre menciita indiko de NASA, 5 jaroj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti