20461 Dioretsa
20461 Dioretsa estas malbone konata asteroido de la klaso de la damokloidoj,[1] foje rigardita ankaŭ kiel centaŭron. Ĝi estis malkovrita la 8-an de junio 1999 en la kadro la kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).
20461 Dioretsa | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 20461 Dioretsa |
Aliaj nomoj | 1999 LD31 |
Historio | |
Malkovrinto | LINEAR |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
8-a de junio 1999 Socorro (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
3561,618 Gm (23,808 AU) 359,475 Gm (2,403 AU) 6763,761 Gm (45,213 AU) |
Discentreco | 0,8991 |
Meza anomaliangulo | 50,155° |
Klinangulo | 160,408° |
Periodo | 42430,806 tagoj (116,169 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
297,305° |
Argum. de periapsido | 102,609° |
Terdistanco - Minimuma |
223,426 Gm (1,494 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 13,8 |
OrbitoRedakti
Ĝi havas tre discentran kaj retrogradan orbiton, similan al tiu de kometo ; kiel damokloido, ĝi povas esti neaktiva aŭ estingita kometo ; ĝi estus objekto devenanta de la oorta nubo.
Pro sia aphelio de pli ol 6,7 miliardoj da km, ĝia orbito krucas tiujn de Jupitero, Saturno, Urano kaj Neptuno : ĝi estas klasifikata kiel jupiterrenkonta, saturnrrenkonta, uranorenkonta kaj neptunrenkonta asteroido. Ĝia Jupitera MOID estas nur 0,174163 AU (26,054 milionoj da km).
La asteroido (2000) HE46, kies orbito similas tiun de Dioretsa, povas esti ero derompita pro alfrapo.
NomoRedakti
Memorante, ke ĝi estas la unua malkovrita asteroido kun retrograda orbito, ĝia nomo Dioretsa estas la vorto Asteroid' skribita inverse. Tiu nomo estis sendepende sugestita de K. Kitterman kaj S. Cooksey de Flagstaff (Arizono).