2867 Šteins

asteroido

2867 Šteins estas malgranda, tre hela asteroido de la asteroida zono malkovrita la 4-an de novembro 1969 de la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ Nauĉno en Ukrainio.

2867 Šteins
asteroido
foto de 2867 Steins per la kosmoŝipo Rosetta
foto de 2867 Steins per la kosmoŝipo Rosetta
Oficiala nomo 2867 Šteins
Aliaj nomoj 1969 VC ; 1954 QL ;
1979 FJ4 ; 1980 VV1 ;
1980 WB
Historio
Malkovrinto Nikolaj Ĉerniĥ
Dato de malkovro
Loko de malkovro
4-a de novembro 1969
Nauĉno (Ukrainio)
Unua superflugo Rosetta
5-a de septembro 2008
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
353,628 Gm (2,364 AU)
302,155 Gm (2,020 AU)
405,102 Gm (2,708 AU)
Discentreco 0,146
Meza anomaliangulo 252,132°
Klinangulo 9,943°
Periodo 1327,488 tagoj (3,634 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,37 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
55,487°
Argum. de periapsido 250,322°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
6,67 x 5,81 x 4,47 km
Rotacia periodo 0,2520 tago (6,049 horoj)
Geometria albedo 0,45 ± 0,1[1]
Observaj ecoj
Spektroklaso E
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,9
Information icon.svg
vdr

NomoRedakti

Ĝia nomo honoras la latvan sovetan astronomon Kārlis Šteins (19111983).

EcojRedakti

Studo farita elde la Eŭropa suda observatorio en 2006 montris ke 2867 Šteins estas unu el la maloftaj E-tipaj asteroidoj. Nur 21 asteroidoj de tia tipo estis konataj en 2008[2].

La 5-a de septembro 2008, la kosmosondilo Rosetta preterflugis la asteroidon je distanco de ĉirkaŭ 800 km kun relativa rapideco de 8,6 km/s, la unuaj fotoj montris ke la asteroido havas formon de tranĉita diamanto de diametro ĉirkaŭ 4,6 km, kun granda alfrapa kratero de 1,5 km en la "supra" parto kaj "ĉeno" da malgrandaj krateroj vicigita laŭ meridiano.[3]

23 el la krateroj de 2867 Šteins ricevis nomojn de gemoj.[4]

Nenia satelito estis observita.

2867 Šteins estas la 10-a asteroido alproksimigita de kosmosondilo.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2866 Hardy2867 Šteins2868 Upupa