28724 Stott

asteroido

28724 Stott estas tre malgranda sed eksterordinare hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita la 2-an de aprilo 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

28724 Stott
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 28724 Stott
Aliaj nomoj 2000 GG111 ; 1991 RR5
Malkovro
Malkovrinto LONEOS
Dato de malkovro 2-a de aprilo 2000
Loko de malkovro Flagstaff, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
329,219 Gm (2,201 AU)
281,575 Gm (1,882 AU)
376,863 Gm (2,519 AU)
Discentreco 0,1447
Meza anomaliangulo 296,421°
Epoko : 25-a de februaro 2023
Klinangulo 4,669°
Periodo 1192,444 tagoj (3,265 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
33,955°
Argum. de periapsido 242,740°
Terdistanco
- Minimuma

130,297 Gm (0,8710 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,430 ± 0,211 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,570 ± 0,207
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,96
vdr

Ĝia nomo honoras la usonan kosmonaŭtinon, akvanaŭtinon, inĝenierinon kaj artistinon Nicole Stott. Ŝi vivis en la kosmo dum 103 tagoj (Ekspedicio 20-a kaj Ekspedicio 21-a de IKS) kaj pasis 18 tagojn en la submara loĝejo Aquarius. En 2018, ŝi kun-fondis la Fondaĵon Kosmo por Arto.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Nicole Stott, el la paĝaro de Space for Art (angle)

Eksteraj ligiloj redakti


Antaŭe:Listo de asteroidoj (28001 – 29000)Poste:
28723 Cameronjones28724 Stott(28725) 2000 GB113