34838 Lazowski
asteroido
34838 Lazowski estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 21-an de septembro 2001 de la kanada amatora astronomo William Kwong Yu Yeung elde la Observatorio Desert Eagle en Benson (Arizono, Usono).
34838 Lazowski | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 34838 Lazowski |
Aliaj nomoj | 2001 SK262 ; 1976 JE10 ; 1992 DY1 ; 1995 UC27 |
Nomita laŭ | Eugene Lazowski vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | William Kwong Yu Yeung |
Dato de malkovro | 21-a de septembro 2001 |
Loko de malkovro | Benson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
473,552 Gm (3,166 AU) 431,111 Gm (2,882 AU) 515,993 Gm (3,449 AU) |
Discentreco | 0,08962 |
Meza anomaliangulo | 321,743° Epoko 23-a de marto 2018 |
Klinangulo | 9,925° |
Periodo | 2057,132 tagoj (5,632 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
37,852° |
Argum. de periapsido | 15,420° |
Terdistanco - Minimuma |
283,096 Gm (1,892 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 9,571 ± 0,324 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,082 ± 0,008 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,7 |
Ĝi estas en orbita resonanco 1:3 kun Marso : ĝi trakuras sian orbiton en preskaŭ ekzakte tri marsaj jaroj.
Nomo redakti
Ĝi estis nomita en memoro de la pola kuracisto Eugene Lazowski (1913 – 2006),[1][2] kiu, dum la dua mondmilito, kreis mensogan epidemion de forte kontaĝa tifo en kaj ĉirkaŭ la urbo Rozwadów. Farante tion, li endanĝerigis sian propran vivon, sed savis milojn da judoj el la holokaŭsto.
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (34001 – 35000) | Poste: |
---|---|---|
34837 Berilsaygin | 34838 Lazowski | (34839) 2001 SL263 |