3693 Barringer

asteroido

3693 Barringer estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de septembro 1982 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).

3693 Barringer
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3693 Barringer
Aliaj nomoj 1982 RU
Nomita laŭ Daniel Barringer vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 15-a de septembro 1982
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
470,132 Gm (3,142 AU)
373,395 Gm (2,496 AU)
566,868 Gm (3,789 AU)
Discentreco 0,206
Meza anomaliangulo 76,950°
Klinangulo 14,930°
Periodo 2034,885 tagoj (5,571 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,80 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
178,891°
Argum. de periapsido 184,817°
Fizikaj ecoj
Diametro 24,74 ± 2,1 km
Rotacia periodo 0,2761 tago (6,626 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0603 ± 0,012
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,7
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la usona geologo Daniel Moreau Barringer (18601929), la unua kiu elmontris ke la Meteor Crater, en Arizono, estas alfrapa kratero. (Oni ĝis tiam opiniis ke tiu kratero, tiam nomita "Coon Mountain Crater", estus malprofunda vulkana kratero.)

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3692 Rickman3693 Barringer3694 Sharon