46737 Anpanman

asteroido

46737 Anpanman estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 1-an de novembro 1997 de la japana astronomo Akimasa Nakamura elde la Observatorio Kuma Kogen en Kuma (Japanio). Ĝi ŝajnas esti en orbita resonanco 1:3 kun Marso.

46737 Anpanman
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 46737 Anpanman
Aliaj nomoj 1997 VO ; 2000 GK99
Nomita laŭ Anpanman vd
Malkovro
Malkovrintoj Akimasa Nakamura
Dato de malkovro 1-a de novembro 1997
Loko de malkovro Kuma (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
473,146 Gm (3,163 AU)
412,886 Gm (2,760 AU)
533,406 Gm (3,566 AU)
Discentreco 0,1274
Meza anomaliangulo 115,334°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 2,160°
Periodo 2054,486 tagoj (5,625 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
74,029°
Argum. de periapsido 141,005°
Terdistanco
- Minimuma

262,372 Gm (1,754 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 8,070 ± 0,331 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,068 ± 0,011
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,0
vdr

Nomo redakti

Ĝi ŝuldas sian nomon al la populara bildostria heroo Anpanman, kies kapo estas bulko farĉita per marmelado de dolĉaj fazeoloj. Kreita de Takashi Yanase en 1973 kaj animaciita por la televido kaj kino en 1988, la amika figuro de Anpanman fascinis junajn infanojn en Japanio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (46001 – 47000)Poste:
(46736) 1997 UD2146737 Anpanman(46738) 1997 VF1