Akimasa Nakamura

japana astronomo

Akimasa NAKAMURA (japane : 中村彰正, Nakamura Akimasa, naskita en 1961) estas japana astronomo. (Oni ne konfuzu lin kun alia astronomo : Tsuko Nakamura.)

Akimasa Nakamura
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1961 (1961-01-01) (63-jaraĝa)
en Sanyō-Onoda
Lingvoj japana
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Cukuba Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo amateur astronomer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

La Minor Planet Center atribuas al li la malkovron de 109 asteroidoj[1] inter 1994 kaj 2002, elde la Observatorio Kuma Kogen en Kuma, kies ano de la direktoraro li estas.

La asteroido 10633 Akimasa[2] estis nomita en lia honoro je la okazo de la naskiĝo de lia filino Kana Nakamura (al kiu estas dediĉita la asteroido 13239 Kana[3]).

Notoj kaj referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti