52316 Daveslater

asteroido

52316 Daveslater estas tre malgranda duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio, malkovrita la 29-an de januaro 1992 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

52316 Daveslater
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 52316 Daveslater
Aliaj nomoj 1992 BD ; 1975 RP2 ;
1998 KK3
Malkovro
Malkovrinto Spacewatch
Dato de malkovro 29-a de januaro 1992
Loko de malkovro Observatorio de Kitt Peak
Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
283,788 Gm (1,897 AU)
265,322 Gm (1,774 AU)
302,254 Gm (2,020 AU)
Discentreco 0,06507
Meza anomaliangulo 140,829°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 28,987°
Periodo 954,337 tagoj (2,613 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
79,078°
Argum. de periapsido 21,506°
Terdistanco
- Minimuma

119,044 Gm (0,7958 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 3,3 km
Ĉefa korpo : 3,26 km
Rotacia periodo 0,1151 tago (2,7629 horoj)
Geometria albedo 0,16 (supozita)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,1
vdr

Nomo redakti

Ĝi estas nomita en memoro de la usona fizikisto David C. Slater (19572011),[1] de la Southwest Research Institute. Spertulo pri optikaĵoj, detektiloj kaj instrumentaro, li estis kerna por la disvolvo de instrumentoj de pluraj interplanedaj misioj, inklude New Horizons. Li partoprenis al la unuaj malkovroj de asteroidaj satelitoj elde grundo per adaptiĝema optiko.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 17-an de decembro 2012 de B. D. Warner per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio de Palmer Divide (Colorado Springs, Koloradio), anoncita en marto 2013.

Tiu satelito havas estimatan diametron de 0,52 km, orbitan duonan grandakson estimata je 4.9 km kaj orbitan periodon de 0,5598 tago (13,435 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (52001 – 53000)Poste:
(52315) 1992 AM52316 Daveslater(52317) 1992 BC1