Malfermi la ĉefan menuon

5657 Groombridge estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 28-an de aŭgusto 1936 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl (Germanio).

5657 Groombridge
asteroido
Oficiala nomo 5657 Groombridge
Aliaj nomoj 1936 QE1 ; 1986 RU1
Historio
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro
Loko de malkovro
28-a de aŭgusto 1936
Hejdelbergo (Germanio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
386,877 Gm (2,586 AU)
322,114 Gm (2,153 AU)
451,639 Gm (3,019 AU)
Discentreco 0,167
Meza anomaliangulo 78,030°
Klinangulo 14,138°
Periodo 1519,039 tagoj (4,159 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
166,750°
Argum. de periapsido 203,978°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,8
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis nomita en memoro de la brita astronomo Stephen Groombridge (17551832). De 1806 li katalogis stelojn ĝis la 9-a magnitudo helpe de meridiana cirklo ; lia Catalogue of Circumpolar Stars (katalogo de ĉirkaŭpolusaj steloj) estis eldonita en 1838.

En 1842, la prusa astronomo Friedrich Wilhelm Argelander rimarkis, ke la stelo numerotita Groombridge 1830 de ĉi-tiu katalogo, havis plej grandan propran movon el la tiame konataj steloj. (nun, Groombridge 1830 havas trian plej grandan propran movon post la Kaptejna kaj la Barnarda Stelo.)

Eksteraj ligilojRedakti