680-aj jaroj a.K.
◄ |
2-a jarmilo a.K. |
1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |
9-a jarcento a.K. |
8-a jarcento a.K. |
7-a jarcento a.K. | 6-a jarcento a.K. | 5-a jarcento a.K. | ►
Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 680-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- 689 a.K. - Reĝo Sanĥerib de Asirio prirabas Babilonon.
- 688 a.K. - Ikario de Hiperezio greke Ίκαρος ο Υπερήσιος), el la historia pejzaĝo Aĥeo (greke Αχαΐα, Aĥaia), venkas en la stadiona vetkuro ĉe la 23-a Olimpikaj Ludoj.
- 685 a.K. - Kalcedonio en Malgranda Azio iĝas Greka kolonio.
- 684 a.K. - Duko Zhuang de Lu, reganto de la ĉina ŝtato de Lu (魯國), venkas dukon Huan de Qi (齊桓公; pinjine Qí Huán Gōng) en la batalo de Ĉangŝao.
- 684 a.K. - Kleoptolemo de Lakonio (greke Κλεοπτόλεμος Λάκων), el la urbo Sparto, venkas en la stadiona vetkuro ĉe la 24-aj Olimpikaj Ludoj.
- 680 a.K. - Asarĥaddon sukcedas sian patron Sanĥerib kiel reĝo de Asirio
- 680 a.K. - Thalpis de Lakonio (greke Θάλπις Λάκων), el la urbo Sparto, venkas en la stadiona vetkuro ĉe la 25-aj Olimpikaj Ludoj.