Aĵmano (urbo)
Aĵmano (arabe: عجمان, angle Ajman laŭ alia transskribo Aǧmān) estas urbego, marborda havenurbo, ĉefurbo de la emirlando Aĵmano, en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.
Aĵmano | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
Administrado | |||
Retpaĝaro | www.ajman.ae [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 238 119 (2010) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 24′ N, 55° 29′ O (mapo)25.39944444444455.479722222222Koordinatoj: 25° 24′ N, 55° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 14 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 3 m
- Loĝantaro: 238,000 en 2010
- Horzono: UTC +4
- Telefonkodo: (+971) 06
GeografioRedakti
Aĵmano situas laŭ marbordo de Persa Golfo. Dubajo troviĝas 24, urbo Abu-Dabio 151 km.
HistorioRedakti
Laŭ traktato inter Britio kaj ŝejko de Aĵman subskribita en 1820 Aĵman estis agnoskita aŭtonoma ŝtato. Post jardekoj la traktato etendiĝis ankaŭ al la maro antaŭ Aĵman. Por malhelpi turkan kaj francan interesojn la nova interkonsento en 1892 tenis la emirlandon en manojn de Britio. En 1968 Britio anoncis retiriĝon, intertraktadoj komenciĝis. La britoj foriris en 1971 kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj naskiĝis. Aĵmano reprezentas pli ol 90% de la populacio de la emirlando.
EkonomioRedakti
Ekonomie Aĵmano estas la plej malriĉa membro de la Emirlandoj. Depost 1900 proksimume 40 fiŝkaptistaj ŝipetoj funkciis en la maro, aliaj okupiĝis pri daktilopalmoj. De 1961 ĝis la fruaj 1970-aj jaroj la pli nova grava enspezo estis vendado de poŝtmarkoj. En 1972 la Emirlandoj transprenis poŝtmarkan negocon. Nuntempe Aĵmano estas loko de pluraj banko, vendejegoj kaj luksaj hoteloj. Ĉe la haveno oni produktas modernajn ŝipojn, tio estas tutmonde signifa.
TrafikoRedakti
Aĵmano havas flughavenon ĉe la najbara urbo (12 km). La internacia flughaveno troviĝas 60 km. La haveno apartenas al la signifaj havenoj de la Persa Gofo.
KlimatoRedakti
Aĵmano havas varman dezertan klimaton. En la jaro pluvas resume iom malpli, ol 100 mm. Inter majo-septembro ne pluvas, inter decembro-marto pluvas plejparto de la pluvo. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C. La someroj estas ekstreme varmaj (pli ol 40 °C).
VidindaĵojRedakti
FontojRedakti
- WikiTrans
- mapo, distancoj
- [1] angle