Aŝĥabado

ĉefurbo de Turkmenio

Aŝĥabado[1][2], eventuale ekde 1991 ankaŭ esperantlingve nomebla Aŝgabato[mankas fonto] (turkmene Aşgabat) estas la ĉefurbo de Turkmenio.

Nokta panorama vido de la urbocentro je 2010
Nokta panorama vido de la urbocentro je 2010
Aŝĥabado
turkmene: Aşgabat, ruse: Ашхабад, perse: عشق آباد Ešq-âbâd
urbo
Vojo de neŭtraleco
Flago
Blazono
administraj unuoj de Turkmeniourbo • unua-nivela administra teritoria unuo • urbego
Oficiala nomo: Aşgabat
Lando Turkmenio Turkmenio
Provinco Provinco Ahal
Historiaj regionoj Turkmena SSR, KSŜ
Montaro Kopetdago
Situo Aŝĥabado
 - alteco 219 m s. m.
 - koordinatoj 37° 56′ 24″ N 58° 23′ 17″ O / 37.94000 °N, 58.38806 °O / 37.94000; 58.38806 (mapo)
Loĝantaro 909 000 (2009)
Dezerto Karakumo
Fondo 1818
Urbestro Azat Biliŝov
Horzono UTC (UTC+5)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +993-12
Aŝĥabado (Aŝgabato)
Aŝĥabado (Aŝgabato)
DEC
Situa mapo de Aŝĥabado
Aŝĥabado (Turkmenio)
Aŝĥabado (Turkmenio)
DEC
Situo enkadre de Turkmenio
Aŝĥabado (Azio)
Aŝĥabado (Azio)
DEC
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Aşgabat
Retpaĝo: ashgabat.gov.tm/en/
vdr

Laŭ la stato de 2022 en la urbo Aŝĥabado vivis 1 030 063 loĝantoj sur areo de 765 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 346 loĝantoj/km². Kompare kun 797 900 loĝantoj (en 2005), ĝi estas la plej granda urbo de la lando.

Ĝi situas en oazo de la dezerto Karakumo, ĉe la piedoj de Kopetdago, proksime al la limo de Irano.

En la urbo funkcias flughaveno, maŝinindustrio, elektrotekniko, teksaĵa kaj nutraĵa industrio. Ĝi estas kultura centro kun universitatoj, altlernejoj, teatroj, muzeoj kaj zoo.

Historio

redakti

La urbo evoluis ĉirkaŭ rusa milita apogejo, kiu estis establita en 1881 ĉe krucpunkto de pliaj karavanaj vojoj. Post aliĝo al la Transkaspia Fervojo, kiu interligas Kazaĥion kaj Uzbekion kun la Kaspia Maro, la urbo disvastiĝas daŭre ekde 1885. Inter 1919-1927 la urbo portis la nomon Poltorack.

En 1924, Aŝĥabado iĝis ĉefurbo de la Turkmena Soveta Socialisma Respubliko ene de Sovetunio. Okaze de grava sismo la 5-an de oktobro en 1948, la urbo tute detruiĝis, sed poste estis rekonstruita. En 1962, Aŝĥabado alligiĝis al la Karakuma kanalo. Tiu kanalo estas unu el la plej longaj surmonde kaj estas provizita el 600 kilometrojn oriente fluanta rivero Amudarja.

Post sendependiĝo de Turkmenio la 27-an de oktobro de 1991, Aŝĥabado iĝis la ĉefurbo de la regno.

Vidindaĵoj

redakti

Plimulto de la historiaj konstruaĵoj ruiniĝis dum la tertremoj (ĉefe en 1948). La centron de Aŝĥabado karakterizas ŝtalbetonaj kaj vitraj konstruaĵoj, kiuj do estas sismorezistaj.

Aparte vidindas la muzeoj pri plastikaj artoj, etnografio kaj historio; sed ankaŭ la botanika ĝardeno.

Vidu ankaŭ

redakti

Servoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Aŝĥabado" en la du-paĝaj mapoj 15 kaj 20.
  2. kapvorto "Aŝĥabado" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)

Eksteraj ligiloj

redakti