Aŭstra Arkeologia Instituto

esplororganizo en Aŭstrujo

Aŭstra Arkeologia Instituto (germane: Österreichisches Archäologisches Institut, ĉeĥe Rakouský archeologický ústav; mallongigo ÖAIOeAI) estas scienca esplorinstituto de Aŭstra Akademio de Sciencoj (ÖAW) specialiĝinte pri arkeologiaj esploradoj pri mediteraneaj kulturoj kaj gentoj de sur la iama teritorio de la Habsburga regno.

malnova ejo de la Teknika universitato de Vieno, la nuna sidejo i.a. de ÖAI, 2005

Historio

redakti

Oni fondis ÖAI en la jaro 1898-a; ĝia unua direktoro estis profesoro Otto Benndorf. Plej grava fokuso en la komenco estis la jam en 1895 de Benndorf ekigitaj elfosadoj en Efezo. Krome ekzistis diversaj filioj en Konstantinopolo (mallonge), Izmiro kaj Ateno, kie aktivis i.a. Josef Keil kaj Adolf Wilhelm. Elfosadoj okazis diversloke sur Peloponezo, sed ankaŭ je Petronell-Carnuntum: la laboroj ĉe tiuj du lokoj ĉiam centris (ĝis hodiaŭ).

Post la Unua mondmilito la anoj de ÖAI devis redukti siajn planojn; la izmira filio estis neniigita kaj la instituto mem iĝis en la 1935-a jaro parto de fakultato pri filozofio de la universitato de Vieno. Post Anschluss la tuto iĝis filio de la Germana Arkeologia Instituto (DAI).

Eĉ post 1945 oni restis sub la kupolo universitata. La agadoj ree plimultiĝis: fosadoj en la urbo sur monto Magdalensberg ekde 1948; restarto de la engaĝiĝo efeza (1955); remalfermo de la atena filio en 1964. En la 1973-a jaro eĉ fondiĝis tute nova filio en Kairo. En 1981 ÖAI renaskiĝis kiel memstara instituto. Kiel eksteruniversitata federaciŝtata organizo ÖAI kompareblis potence al DAI; tian statuton ĝi perdis ekde januaro 2016 kiam ĝi iĝis parto de ÖAW.[1][2]

En januaro 2021 la institutoj "Institut für Kulturgeschichte der Antike" (IKAnt) kaj "Institut für Orientalische und Europäische Archäologie" (OREA) iĝis partoj de ÖAI[3].

Lokoj de aktiveco

redakti

Ene de Aŭstrujo la instituto aktivas/aktivis i.a. je: Petronell-Carnuntum, Engelhartstetten, Frankenau-Unterpullendorf, Lutzmannsburg, Sankt Marein im Mürztal (Frauenberg), Mautern an der Donau, Leibnitz (Flavia Solva), Zwentendorf an der Donau. Ekstere de Aŭstrujo je: Zohor (Slovakujo); Nemescsó (Hungarujo); Izola, Ločica (Slovenujo); Egira, Gremoulias, Lousoi (Grekujo); Efezo, Limyra (Turkujo); Tell el-Dab’a/Auaris/Pi-Ramesse (Egipto).

Estroj

redakti

Publikitigaj/publikigataj aferoj

redakti

Gazetoj

redakti
  • Ägypten und Levante
  • Archaeologia Austriaca
  • Carnuntum Jahrbuch
  • Jahreshefte des Österreichischen Archäologischen Institutes in Wien
  • Wiener Studien

Serioj

redakti
  • Archäologische Forschungen
  • Archaeology of Egypt, Sudan and the Levant (AESL)
  • ARETE. Publikationen des Österreichischen Archäologischen Instituts in Athen
  • Corpus Signorum Imperii Romani (CSIR)
  • Der römische Limes in Österreich
  • Ergänzungshefte zu den Jahresheften des Österreichischen Archäologischen Institutes in Wien (ErgÖJh)
  • Forschungen in Ephesos (FiE)
  • Forschungen in Limyra (FiLim)
  • Fundmünzen der römischen Zeit in Österreich
  • Fundmünzen aus Usbekistan
  • Moneta Imperii Romani
  • Mykenische Studien
  • Oriental and European Archaeology (OREA)
  • Perspectives in Balkan Archaeology (PeBA)
  • Reallexikon zur byzantinischen Kunst
  • Sonderschriften des Österreichischen Archäologischen Instituts (SoSchrÖAI)
  • Supplementum Epigraphicum Graecum (SEG)
  • Sylloge Nummorum Parthicorum
  • Sylloge Nummorum Sasanidarum
  • Tituli Asiae Minoris (TAM)
  • Tituli Asiae Minoris, Ergänzungsbände (ETAM)
  • Untersuchungen der Zweigstelle Kairo des Österreichischen Archäologischen Institutes (UZK)
  • Veröffentlichungen zur Numismatik

Jarraportoj

redakti
  • OREA Jahresbericht
  • Wissenschaftlicher Jahresbericht des ÖAI

Honoroj

redakti
  • Winckelmann-Medaille de DAI

Literaturo

redakti
  • 100 Jahre Österreichisches Archäologisches Institut. 1898–1998. Österreichisches Archäologisches Institut, Wien 1998

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. derStandard.at – Österreichisches Archäologisches Institut nun Teil der Akademie. Artikolo de la 3.11.2015
  2. universitatleĝaj ŝanĝoj 2002, BGBl|I nr. 131/2015
  3. "Gemeinsam stärker: ÖAW bündelt archäologische Spitzenforschung in einem Institut" - ĉe: OeAI, 1.3.2021
48.23344444444416.348861111111