Aro (rivero)

(Alidirektita el Aare)

Aro (germane Aare, france Aar, en malnoviĝinta lingvaĵo Arole) estas rivero en Svislando. Ĝi estas la ĉefa alfluanto de la Rejno. Ĝi alportas signife pli grandan kvanton de akvo al la Rejno ol iu alia alfluaĵo - multe pli ol Mozelo, Majno und Neckar, ja fakte pli ol la Rejno mem, kaj tial laŭ internaciaj kutimoj la ĉef-rivero fakte devus nomiĝi korekte Aro kaj ne Rejno.

Aro
Ponto super la rivero Aro ĉe Arch
riveroalfluanto
Bazaj informoj
Longeco 291 km
Akvokolekta areo 17 620 km²
Averaĝa trafluo 590 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 310 m
Enfluejo Rejno
- Alteco 311 m
Geografio
Alfluantoj Sarino, Reuss,
Limato kaj aliaj
Rivero en Eŭropo
vdr

La rivero longas 291 km, dum tiu vojo ĝi subenfluas 1565 m, kaj la akvo el areo de 17'620 km² enfluas ĝin. Aro estas la plej longa rivero, kiu inter sia fonto kaj sia enfluejo en alian akvovojon komplete restas en Svislando.

La rivero mallonge post la fonto ĉe pasejo Grimsel
Apud la bestoĝardeno Dählhölzli de Berno
La rivero en la protektita regiono "Wasserschloss" ĉe la alfluejo de la rivero Reuss
Alfluejo de la rivero en la Rejnon apud Koblenz
La Aro ĉe komunumo Araŭo

Vojo redakti

La rivero fontas el la Ar-Glaĉeroj en regiono Grimsel, trafluas la valon Haslital kaj la profundan gorĝon Aareschlucht super la komunumo Meiringen. Apud la komunumo Brienz la ankoraŭ glaĉerakva rivero fluas en la lagon de Brienz. Mallonge post la elfluo el tiu lago la rivereto Lütschine enfluas ĝin. Sekve la rivero pasas la lagon de Thun, kie ĝi akceptas la akvojn de la riveretoj Kander, Simme kaj Engstlige.

Apud la komunumo Thun la rivero forlasas la lagon Lago de Thun kaj tra la vasta valo Aaretal fluas al direkto de la svisia ĉefurbo Berno. Dume la riveretoj Gürbe kaj Giesse kune alfluas ĝin. En Berno la rivero ĉirkaŭkurbas la malnovan urbocentron, antaŭ ol ĝi enfluas la lagon Wohlensee, kiu estas barita cele al produkto de elektro.

Post la alfluo de la rivero Saane apud la komunumo Aarberg la rivero tra kanalo Hagneck enfluas la lagon Bielersee kaj poste plu tra la kanalo Nidau, ĝis ĝi apud komunumo Büren retrafas sian originan, antikvan riverujon. La du kanaloj konstruiĝis meze de la 19-a jarcento kaj celis protekti la lagan regionon ĉirkaŭ la urbo Bern kontraŭ printempaj inundoj, kiam la rivero ne sukcesis fortransporti la akvoamasojn pro la degeliĝanta neĝo de la Alpa montaro.

Nun la rivero flua slaŭlonge del la Ĵurasa montaro nordorienten tra la urbo Soloturno, kaj akceptas la rivereton Emme. Sekvas la komunumoj Wangen, Bannwil, Aarwangen, Aarburg, Olten, Aaraukaj fine Brugg. Poste ĝi en rapida sinsekvo akceptas la akvon de la riveroj Reuss kaj Limato - la kunfluan regionon de la tri riveroj oni nomas "Wasserschloss der Schweiz" (akvokastelo de Svislando, kvankam simple temas pri multe da akvo kaj ne pri konkreta kastelo). La pejzaĝo oriente de la riveroj inter la komunumoj Thun kaj Aarwangen dum la mezepoko nomiĝis "eta Burgundio".

Post la enfluo de la du riveroj la Aare fluas norden, ĝis ĝi ĉe Koblenz (Svislando) vidalvide de Waldshut (Germanio) fluas en la Rejnon. Tiupunkte la Aare per 590 m³/s da akvo kompare al 439 m³/s da akvo de la Rejno estas la pli akvoriĉa rivero: el hidrologia vidpunkto do la Rejno enfluas la riveron Aare kaj ne inverse...

Elektro redakti

De la baritaj lagoj Oberaarsee kaj Grimselsee en la fonta regiono de la rivero ĝis la enfluo en la Rejnon, la rivero Aare en multaj akvaj energicentraloj servas al produkto de elektro. Krome la svisaj nukleaj energicentraloj Mühleberg, Gösgen kaj Beznau borde de la rivero uzas riveran akvon por malvarmigi la energiodonajn elementojn.

Historio redakti

Ekde antikvaj tempoj ŝipoj veturas sur la Aare. Nur fine de la 19-a jarcento, post konstruo de densa fervoja reto, la longdistanca transporto de personoj kaj varoj perŝipa sur la rivero malpligraviĝis.

Alfluantoj de la Aro redakti

La Aro estas nutrita per la riveroj Suhr, Limato, Reuss, Wigger, Zihl-Kanalo, Sarino, Kander, Lütschine kaj Emme.

Lagoj sur la vojo de Aro redakti

La rivero Aro trafluas la sekvajn lagojn: Grimselsee, Oberaarsee, Lago de Brienz, Lago de Thun, Lago de Morato, Lago de Neŭŝatelo, Lago de Bielo kaj Klingnauer Stausee.