Seegräben
Seegräben estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Al la komunumo apartenas ankaŭ la municipoj Aathal kaj Ottenhausen ZH.
Seegräben | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Hinwil |
Koordinatoj | 47° 20′ 37″ N 8° 46′ 0″ O / 47.34361 °N, 8.76667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 37″ N 8° 46′ 0″ O / 47.34361 °N, 8.76667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1222 |
Areo | 3,75 km² |
Alteco | 536 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8607 |
Komunumkodo | 0119 |
![]() | |
Geografio
redaktiSeegräben situas ĉe la nordokcidenta bordo de la Lago de Pfäffikon. La rivereto Aa, kiu elfluas sude el la lago, formas la orientan limon de Seegräben kun la urbo Wetzikon. Je la aliaj flankoj la komunumo limas al la distrikto Uster.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Seegräben limas en nordo al Pfäffikon, en sudoriento al Wetzikon, en sudokcidento al Mönchaltorf, kaj en okcidento al Uster.
Trafiko
redaktiEn Aathal la komunumo disponas pri stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiun servas la regiona trajnlinio de Wetzikon tra Uster kaj Dübendorf al Zuriko. Krome la komunumo estas ankaŭ per buslinoj konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Vidindaĵoj
redaktiĈe la bordo de la rivero Ustermer Aa troviĝas la Saŭromuzeo Aathal, kiu posedas grandan paleontologian kolekton.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Seegräben
- Seegräben en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)