Abohar
Abohar, panĝabe: ਅਬੋਹਰ estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en suda parto de subŝtato Panĝabo (Barato), en distrikto Fazilka, kie ĝi estas la plej granda urbo en la distrikto, sed ne ĝia sidejo. La urbego ankaŭ estas konata kiel "Kalifornio de Panĝabo" pro siaj riĉaj grundoj, bonaj irigaciaj instalaĵoj.
Abohar | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 152116 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 8′ N, 74° 12′ O (mapo)30.133474.2001Koordinatoj: 30° 8′ N, 74° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 180 m [+] | ||
Areo | 188,24 km² (18 824 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abohar [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 Abohar havis 145 302 da loĝantoj.
Geografio redakti
Abohar situas en averaĝa alteco de 180 metrojn laŭ la marnivelo 22 km de la pakistana limo. Distrikta sidejo Fazilka troviĝas 34, Sri Ganganagar 39, Sri Muktsar Sahib 48, Barnala 61, Hanumangarh 60, Batinda 72, Ludhiana 180, subŝtata ĉefurbo Ĉandigaro 256, tutlanda ĉefurbo Delhio 338, Mumbajo 1250, Kolkato 1642 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
La distrikto estis kreita en 2011.
Ekonomio redakti
Abohar estas fama pro kotonproduktado kaj estas unu el la plej grandaj kotonproduktantaj areoj en Norda Barato.
Religioj redakti
En Abohar vivas majoritate hinduoj (83%), poste sikoj (16%), islamanoj (1%), aliaj resume (1%).
Lingvoj redakti
En Abohar la oficiala lingvo estas la panĝaba lingvo kun 43%. Aliaj konataj ligvoj estas hindia lingvo kun 37%, en:Bagri language 5 %, ktp.
Eduko redakti
En Abohar altlernejo funkcias.
Klimato redakti
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Abohar situas en dezerta klimato. Jare pluvas averaĝe 284 mm, precipe pluvas dum musono inter julio kaj septembro. La jara meza temperaturo estas 24 °C.
Trafiko redakti
Abohar estas fervoja nabo kun 3 linioj. 5 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
- faŭno-rifuĝejo
Fontoj redakti
- WikiTrans