Abu Ĥasib

urboj de Irako

Abu Ĥasib aŭ kun artikolo Abu al Ĥasib, laŭ araba lingvo أبو الخصيب‎, scienca latinliterigo Abū al-Khaṣīb, estas antaŭurbo, ankaŭ urbego en Gubernio Basra en sudorienta Irako. Ĝi situas rekte ĉe la suda bordo de la rivero Ŝatt al-Arab. La loknomo signifas: "la fekunda agrikulturejo".

Abu Ĥasib
paca kaj trankvila momento dum sunsubiro en la rivero Ŝatt al-Arab proksime de Abu Ĥasib
paca kaj trankvila momento dum sunsubiro en la rivero Ŝatt al-Arab proksime de Abu Ĥasib
paca kaj trankvila momento dum sunsubiro en la rivero Ŝatt al-Arab proksime de Abu Ĥasib
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 61006
Demografio
Loĝantaro 203 155  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 27′ N, 47° 59′ O (mapo)30.45222222222247.985833333333Koordinatoj: 30° 27′ N, 47° 59′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Abu Ĥasib (Irako)
Abu Ĥasib (Irako)
DEC
Abu Ĥasib
Abu Ĥasib
Situo de Abu Ĥasib

Map

vdr

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Abu Ĥasib situas sur ebenaĵo en valo de Ŝatt al-Arab. Basra troviĝas 17, Zubajr 27, Fao (Irako) 71, Amara (urbo) 173, Nasirija 178, Samava 275, Kut (Irako) 306, Divanija 337, Naĝaf 389, Hilla 406, Bagdado 467, Faluĝa 512, Ramadi 552, Sulejmanijo 616, Kirkuk 651, Mosulo 795, Dahuk 849 kilometrojn.

Historio redakti

Oni establis la komunumon en 1873. La pli historio de Abu Ĥasib ligiĝis al proksima Basra.

Ekonomio redakti

Abu Ĥasib estas agrikultura urbo, oni produktas precipe daktilojn laŭ la rivero.

Trafiko redakti

Abu Ĥasib havas trairan vojon.

Klimato redakti

Jare pluvas en Abu Ĥasib ĉ. 150 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. La averaĝa temperaturo estas 24 °C. Inter junio-aŭgusto foje oni mezuras 50 °C, inter decembro-februaro malofte iomete frostas.

Fontoj redakti

Referencoj redakti