Adam Ostolski

pola sociologo, filozofo kaj tradukisto

D-ro Adam Edward OSTOLSKI (naskiĝis la 7-an de novembro 1978 en Barlinek) estas pola sociologo, filozofo kaj tradukisto. Ekde 2013 ĝis 2016 li estis prezidanto de la Partio Verduloj.

Adam Ostolski
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1978 (1978-11-07) (45-jaraĝa)
en Barlinek
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Fakultato pri Filozofio kaj Sociologio de la Universitato de Varsovio • Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo ĵurnalistosociologopolitikisto
vdr

Ostolski finstudis filozofion kaj sociologion en la Universitato de Varsovio. Li doktoriĝis en 2011 pri Traŭmato kaj publika memoro: Heredaĵo de la dua mondmilito en la kolektiva memoro en Pollando. Ekde 2009 ĝis 2013 li laboris kiel universitata instruisto en la Varsovia Medicina Universitato. Ekde 2013 li estas universitata instruisto en la Universitato de Varsovio (Fakultato de Sociologio).

Publikigisto de la maldekstra revuo "Krytyka Polityczna" ekde 2002. Ekde januaro ĝis oktobro 2012 li havis propran kolumnon en la semajna revuo "Przekrój".