Adolf KUNC (aŭ KUNCZ [kunc]), laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Kuncz Adolf József estis hungara pastro, monaĥo, kanoniko, instruisto, parlamentano.

Adolf Kunc
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1841 (1841-12-18)
en Hegyhátsál
Morto 10-an de septembro 1905 (1905-09-10) (63-jaraĝa)
en Türje
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • katolika sacerdoto
vdr

Adolf Kunc [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1841 en Sál. Li mortis la 12-an de septembro 1905 en Keszthely.

Biografio redakti

Adolf Kunc frekventis gimnaziojn en Keszthely kaj Szombathely. En 1857 li aliĝis al la ordeno, li ekinstruis en Keszthely en 1860, en 1863 li monaĥiĝis, en 1864 li pastriĝis. Li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1867, post 2 jaroj li doktoriĝis. Liaj plej gravaj profesoroj estis Ányos Jedlik kaj Ottó Petzval. Post siaj studoj li daŭris la instruadon, inter 1875 kaj 1884 li estis gimnaziestro en Szombathely, poste ĝis 1887 li estis parlamenta deputito de Szombathely. En 1884 li estis nomumita preposto de Csorna.

Li multe okupiĝis pri sciencoj. En 1878 li establis telefonlineon en Szombathely, post 2 jaroj li prezentis kune kun Jenő Gothard pendolon de Foucault en kupolo de Katedralo de Vizito de Maria (Szombathely).

En 1878 li ricevis signifan premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Légkörünk és a vele összekötött tünemények = A Szombathelyi Katolikus Főgimnázium Értesítője, 1870-71. 3-13.p.
  • Szombathely-Savaria-rend. tanácsú város monographiája 1-2.r. (Szombathely, 1880-1894) - (1. rész)

Fontoj redakti