Hegyhátsál

vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario

Hegyhátsál [hedjhAtŝAl] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La komenca nomoparto estas nomo de la regiono, signifanta supro de la deklivo. Sál hungare estas skarpo.

Domo en Hegyhátsál
Lerneja kapelo de Hegyhátsál

Bazaj informoj

redakti

La vilaĝo situas laŭ ĉefvojo Zalaegerszeg-Körmend. La lasta urbo troviĝas 9, Vasvár 20, Zalaegerszeg 25, Őriszentpéter 27 km-ojn.

Historio

redakti

Pli frue romianoj vivis tie. La unua skriba mencio devenis el 1366 en formo "Sool". Post la mezepoko la turkoj kelkfoje disrabis la vilaĝon. En 1910 vivis en Hegyhátsál 327 homoj (ĉiuj hungaroj). Vilaĝservoj estas municipa administracio, observatorio, migra poŝto.

Vidindaĵoj

redakti

Famuloj

redakti

En la iam nomata Sál naskiĝis preposto Adolf Kunc.