Adolfas Klimas (naskiĝis la 16-an de junio 1889 en la vilaĝo Kušliškiai, komunumo Kalvarija, Litovio; mortis la 9-an de oktobro 1985 en Cleveland, Usono) estis litova ĵurnalisto kaj esperantisto. Li lernis Esperanton en 1910 kaj laboris ĉefe en la suda landparto, en la komunumoj Marijampolė kaj Kalvarija. Post restado en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo inter la jaroj 1912 kaj 1918, li en Litovio estis redakciano de la gazetoj „Lietuvos aidas“, „Lietuvos ūkininkas“, „Darbas“, „Saulėtekis“, „Varpas“, „Trimitas“ kaj ekde 1937 de la ĉiutaga gazeto „Šiandien“.

Adolfas Klimas
Persona informo
Naskiĝo 16-a de julio 1889
en la vilaĝo Kušliškiai, komunumo Kalvarija, Litovio
Morto 9-a de oktobro 1985
en Cleveland, Usono
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1910–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr
jen iuj volumoj de la "Enciklopedio de Litovoj" (Lietuvių enciklopedija), eldonita en Bostono inter 1953 kaj 1987, en kiu kunlaboris Adolfas Klimas

Li verkis lernolibron de Esperanto en 1921 kaj kunlaboris al Litova Almanako.[1] Al la Enciklopedio de Esperanto de 1934 li kontribuis kiel redaktanto. Post la Dua Mondmilito li vivis kiel rifuĝinto en Kempten (Germanio)[2], kaj poste plumigris al la usona urbo Cleveland, kie li kunlaboris en la litovlingva gazeto "Naujienos" ("novaĵoj") de Ĉikago, en la "Enciklopedio de Litovoj" (Lietuvių enciklopedija, eldonita en Bostono), kaj mortis en 1985.

Fontoj

redakti
  1. Enciklopedio de Esperanto, 1934 (jen rete)
  2. Kie estas kiu? En: Esperanto novembro-decembro 1946, paĝo 6.