Adriaan Metius (1571-1635) estis nederlanda kuracisto, kartografo, inventisto, geometro, matematikisto kaj astronomo. Li estis frato de Jacob Metius (1571-1628), konstruinto de optikaj instrumentoj kaj inventinto de ia refraktara teleskopo.

Adriaan Metius
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1571 (1571-12-09)
en Alkmaar
Morto 6-an de septembro 1635 (1635-09-06) (63-jaraĝa)
en Franeker
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd
Alma mater Universitato de LejdenoUniversitato de Franeker vd
Familio
Patro Adriaen Anthonisz vd
Gefratoj Jacob Metius vd
Profesio
Okupo astronomo • matematikisto • universitata instruisto • verkisto vd
Doktoreca konsilisto Rudolph Snellius • Tycho Brahe vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
'De genuino usu utriusqve globi tractatus", verko eldonita de Adriaan Metius, en Franeker, en 1624.

Biografio redakti

Lia patro, Adriaan Anthonisz, estis matematikisto, termezuristo, katografo kaj milita inĝenierado, kiu, ekde 1582, servis ankaŭ kiel urbestro de Alkmaar, kie Metius studis en la Latina Lernejo. En 1589 li studis filozofion en la ĵus fondita Universitato de Franeker. Ekde 1594 li daŭrigis sian lernadon en Lejdeno kie li estis lernanto de Rudolph Snellius (1546-1613). Dum kelka tempo li laboris kiel asistanto de Tycho Brahe (1546-1601) en la insulo de Ven, kie Brahe estis kontruinta sian observatorion. Iom poste li translokiĝis al Rostock kaj Jena, kie li iĝis lektoro en 1595.

Poste li revenis al Alkmaar kaj helpis sian patron dum kelka tempo kiel milita inĝeniero, inspektoro de fortikaĵoj, kaj ankaŭ kiel profesoro pri matematiko en Franeker (Frislando), dediĉinte sin precipe al la trejnado de geodeziistoj.

Li estis nomumita eksterordinara profesoro ĉe la Universitato de Franeker en 1598, kie li servis inter 1600 kaj 1635 kiel ordinara profesoro pri matematiko, navigado, termezurado, milita inĝenierado kaj astronomio. Li havis permeson por instrui siajn klasojn en sia vernakulara lingvo (loka idiomo) anstataŭ en la latina, funkciante kiel rektoro de la universitato inter 1603 kaj 1632.

Kun sia patro kaj frato li fondis oficejon specialiĝantan pri fabrikado de optikaj instrumentoj, en kiu eblas fabriki la precizajn stangojn de Jakobo uzitajn de Tycho Brahe por liaj stelaj observoj.

 
Bildo de Adriaan Metius (1608).

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Tycho Brahe (1546-1601)
  • Rudolph Snellius (1546-1613)
  • Hans Lipperhey (1570-1619)
  • Willem Blaeu (1571-1638)
  • Jacob Metius Adriaansz (1571-1628)
  • Gerhard Vossius (1577-1649)
  • Willebrord Snellius (1580-1626)
  • Zacharias Janssen (1588-1631)

Referencoj redakti