Agustí Villaronga

hispana kin-reĝisoro kaj scenaristo
(Alidirektita el Agustí Villaronga Riutort)

Agustí VILLARONGA Riutort (Palma de Majorko, 21a de aprilo 1953 - Barcelono, 22a de januaro 2023)​ estis hispana kin-reĝisoro kaj scenaristo.

Agustí Villaronga
Persona informo
Agustí Villaronga
Naskonomo Agustí Villaronga i Riutort
Naskiĝo 4-an de marto 1953 (1953-03-04)
en Palma de Majorko
Morto 22-an de januaro 2023 (2023-01-22) (69-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Profesio
Okupo filmaktoro • filmreĝisoroscenaristo vd
Aktiva dum 1976–2023 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li ekkarieris kun Víctor García, en la kompanio de Núria Espert. Ili trairis Eŭropon kaj Amerikon ludante rolon en Yerma, de Federico García Lorca. Por sekvi siajn studojn, li aktoris en diversaj filmoj kun Pepón Coromina, produktoro kiu komisiis al li la vestaĵaron de La plaza del diamante. Ekde tiam, li laboris en tre diversaj kinprofesioj. El tio li saltis al siaj unuaj kurtoj: nome Anta mujer (1976), Laberint (1980) kaj Al Mayurka (1980).

En 1987, li sukcesis fari sian unuan filmon nome Tras el cristal (Transvitre), kiu estis elektita por la Berlinale.

Julián Mateos kaj Maribel Martín produktoris sian El niño de la luna (Luninfano, 1989), per kiu ricevis diversajn premiojn, sed ne sukcesis. Per 99.9 (1997) kun María Barranco kaj Terele Pávez, estis en diversaj festivaloj, en kiuj ricevis kelkajn premiojn. El mar (La maro, 2000), sekvis scenaron lian kun Biel Mesquida (majorka poeto) kaj Toni Aloy, el romano de Blai Bonet.

En 2010 premieris lia fama Pa negre (bazita sur la samnoma romano Pa negre (kun aliaj tekstoj kiel Retrat d'un assassí d'ocells), de la verkisto Emili Teixidor), enhavanta historion centritan en la infanaĝo kaj adoleskeco de knabo dum la malhelaj 1940-aj jaroj.

Filmoj redakti

  • 1975 Robin Hood nunca muere
  • 1976 Anta mujer
  • 1977 El fin de la inocencia
  • 1978 El último guateque
  • 1979 Perros callejeros II: Busca y captura
  • 1980 Laberint
    • Al mayurka
  • 1987 Tras el cristal
  • 1989 El niño de la luna
  • 1992 Al-Andalus: las artes islámicas en España
  • 1994 Souvenir
  • 1995 El pasajero clandestino (TV)
  • 1997 99.9
    • Cròniques de la veritat oculta (TV): Pedagogía aplicada
  • 1999 El celo
  • 2000 El mar
    • Gracia exquisita
  • 2002 Aro Tolbukhin: en la mente del asesino
  • 2004 El habitante incierto
  • 2005 Fuck Them All (filmeto Mylène Farmer)
  • 2007 Després de la pluja (TV)
    • Atlas de geografía humana
  • 2008 Mà morta truca a la porta (TV)
  • 2009 50 años de: Fe (TV)
    • Petit indi
  • 2010 Pa negre
  • 2012 Carta a Eva (TV)
  • 2013 Desfachatez (filmeto Fangoria)
  • 2014 Difuminado
  • 2015 El rey de La Habana
  • 2017 Incerta glòria
  • 2019 La Gomera
  • 2021 El vientre del mar
  • 2023 Loli Tormenta

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Germán Piqueras, "Víctimas y verdugos. La muerte como leitmotiv en el cine de Agustí Villaronga", Crimen y fantástico, Editorial Cinestesia, 2021. pp. 217–228 ISBN: 978-84-120496-8-8

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agustí Villaronga en la hispana Vikipedio.