Agustín Espinosa

hispana verkisto

Agustín ESPINOSA García Estrada (Puerto de la Cruz, Tenerife, 23a de marto 1897 - Los Realejos, Tenerife, 28a de januaro 1939) estis hispana verkisto enkadrita en superrealismo kaj tial ankaŭ en la Generacio de la 27-a.

Agustín Espinosa
Persona informo
Naskonomo Agustín de Espinosa García Estrada
Naskiĝo 23-an de marto 1897 (1897-03-23)
en Puerto de la Cruz
Morto 28-an de januaro 1939 (1939-01-28) (41-jaraĝa)
en Los Realejos
Tombo Los Realejos vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Granado vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Lia junaĝo disvolviĝis inter Puerto de la Cruz kaj Los Realejos, kie li setliĝis kun sia familio en 1909. Li studis en La Laguna kaj lia eniro en poezio sekvis la influon de Rubén Darío kaj Juan Ramón Jiménez. Li studis en la Universitato de Granado (1917-1920) kie li koincidis kun Federico García Lorca. Poste li studis Beletrojn en Madrido, kie li interesiĝis por la intelektularo de la Studenta Rezidejo, kie li koincidis kun Salvador Dalí, Luis Buñuel kaj denove, kun García Lorca, inter aliaj.​ En 1923, li estas en kontakto kun la Centro de Estudios Históricos de la Institución Libre de Enseñanza, kie li konis la laboron de Dámaso Alonso kaj Gerardo Diego, por la estro Ramón Menéndez Pidal, kaj koincidis ankaŭ kun la verkisto Ernesto Giménez Caballero, kun kiu li samideanis. En tiu epoko li oftulis paralele en la babilrondoj de Ramón Gómez de la Serna en la kafejo Pombo. En 1924 li doktoriĝis per disertacio pri Don José Clavijo y Fajardo, kanaria klerisma politikisto.

 
Nº 5.

Reveninta en Kanariojn, li instruis en la Universitato La Laguna (1924-1925 kaj el 1926), veturis en Rumanion, Anglion kaj eble al Parizo. En aprilo 1927, li kunlaboris kun Juan Manuel Trujillo kaj Ángel Valbuena Prat en la kreado de la revuo La Rosa de los Vientos. En ĝi oni kombinis kosmopolitisman avangardismon, neopopularismon, omaĝon al Luis de Góngora ktp., ĉiuj trajtoj de la Generacio de la 27-a. Poste li estis instruisto pri literaturo en diversaj mezlernejoj de Kanarioj. Lia restado en Lanzarote rezultis en la tre avangarda kaj malfacile klasigebla verko Lancelot 28º-7º [Guía integral de una isla atlántica], kiu estos reverkita plue.

En 1929 li translokiĝis al Madrido kaj komence de 1930, li aktive ekpartoprenis en la revuo de Giménez Caballero, La Gaceta Literaria, kun tre elstaraj verkistoj. Samjare li navedis inter Madrido kaj Parizo, kie li kontaktis kun la superrealismo. El 1931 li instruis en Las Palmas. En 1932 li edziĝis al Josephina Boissier Castellanos kaj ekkunlaboris kun la tenerifa gazeto gaceta de arte (tiele, minuskle). Fine de 1934 li publikigis la gravan verkon Crimen. En majo 1935 li kun kolegoj organizis superrealisman ekspozicion kun partopreno de famaj invititoj André Breton, Benjamin Péret, Jacqueline Lamba kaj verkoj de multaj eksterlandaj gravuloj de la movado. Okazis ankaŭ prelegoj, ekskursoj kaj projekcio de L'âge d'or, kiu estis malpermesita pro reago de katolikaj reakciuloj ĝis 1936.

Je la puĉo de la 18-a de julio 1936, kvankam li pretis kunlabori kun la frankisma reĝimo, li estis elpostenigita ĝis mezo de 1938, malsaniĝis kaj mortis januare 1939, tuj antaŭ la militfino.

Verkoj redakti

  • Lancelot 28º. 7º (1928), poezio
  • Crimen (1934), prozo.
  • Crimen y otros textos, Manuel Almeida. Canarias: Biblioteca Básica Canaria, 1990.
  • Diario espectral de un poeta recién casado y otros textos. Santa Cruz de Tenerife: Idea, 2009
  • Media hora jugando a los dados: Conferencia leída. Canarias: Gobierno, Viceconsejería de Cultura y Deportes, [1987?]
  • Poemas a Mme. Josephine, Sebastián de la Nuez. La Laguna de Tenerife: Instituto de Estudios Canarios, 1982.
  • Sobre el signo de Viera. La Laguna de Tenerife: Instituto de Estudios Canarios, 1935.
  • La casa de Tócame Roque, de Agustín Espinosa, eldono de Roberto García de Mesa, Vigo, Ediciones Invasoras, 2020. ISBN 978-84-16993-88-8.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Agustín Espinosa en la hispana Vikipedio.