AiksoAekso (el la greka Αιξ, «kaprino» kaj «stormo») estas la nomo de diversaj rolullinoj de la helena mitologio, identigitaj de multaj verkistoj pro tio, ke ili kunhavis tre similajn kaprajn atributojn.

La konstelacio Koĉero laŭ Johannes Hevelius (1690). Dankeme pro ŝiaj servoj, Zeŭso aliformigis la gorgonon aŭ la nimfon Aikso en la kaprino kiu formas parton de ĉi tiu stelaro.

Aikso, la gorgono redakti

Aikso estis antikva Gorgono, mortigita de Zeŭso je la komenco de la Titanomaĥo, la milito inter la gedioj kaj la titanoj. Ŝi estis la unua filino de la suna dio Helioso[1], kvankam kroma versio asertas ke ŝiaj gepatroj estis la monstraj Tifeo kaj Eĥidno[2] aŭ de Oleno, filo de Hefesto.

Laŭ la rakontaro, ŝi havis belegan korpon sed, kompense, la plej terura vizaĝo kiun oni povus imagi. La titanoj tiel timis ŝian mienon, ke ili petis al Geo kaŝigi ŝin, kaj pro tio Aikso estis malliberigita en kreta kaverno. Tempo pasis, kaj kiam Reo kaŝis sian bebon Zeŭso en tiu groto, Aikso iĝis lia mamnutristino kaj gvardistino.

Kiam Zeŭso plenkreskis, li tiel fidis je sia juneco ke li intencis venĝi la titanojn kaj pretigis kosman militon. Sed orakolo aŭguris ke li nur venkos se ili uzas la felon de Aikso, ornamita per ŝia kapo. Senhezinte, li mortigis sian vartistinon kaj faris el ŝia felo de tiam faman kapran ŝildon, la Egido. Li ornamis ĝin per serpentoj, kaj enmetis la kapon de Aikso meze por timigi la kontraŭlojn per sia teruriga mieno. Aldone, kelkaj militemaj spiritoj (Alko, Joko, Eriso kaj Fobo) transdonis al la Egido ilian terurigan povon. Venkinte la titanojn, Zeŭso donis la Egidon al Ateno, ĉar li ne plu volis tiel militadi[3].

Kompense, Zeŭso kovris la ostojn de Aikso per ŝia haŭto kaj suprenirigis ŝin ĉiele, formante tie la Konstelacion de la Kaprino, sur la maldekstra ŝultro de Koĉero. Ĝia stelo Kapello estas la sesa plej brila el la firmamento, kaj ĝia apero, fine de aŭtuno, anoncis la komencon de la sezonaj stormoj (Aikso en la greka havas ankaŭ tiun signifon[4]). Ŝia nomo iĝis sinonimo de la Egido, kaj simbolis la stormajn nubojn.

Oni kutime mencias praan gorgonon, kiu unuiĝis al Keto kaj estis patro de la fama Meduzo kaj ŝiaj fratinoj[5]. Eble ŝi estis Aikso, ĉar la origina Gorgono ne havis precizan sekson, aŭ estis barba estulino.

 
Aikso kaj sia edzo Pajno. Skulptaĵo malkovrita en Ercolano.

Aikso, la nimfo redakti

Ĉi tiu rolulino, iom simila al la antaŭa, estis nimfo kiu edziniĝis al la paŝtista dio Pajno en Arkadio. Tamen, Zeŭso obsediĝis pri ŝi, kaj por eskapi el lia persekutado, Aikso aliformiĝis en kaprinon. Sed la reĝa dio sukcesis plenumi sian deziron, kaj Aikso naskis poste duonkapran infanon, nomita Egipajno (filo de Pajno). Pro tio Zeŭso ricevis la kromnomon Egioko (Portanto de la kaprino, aŭ de la ajgiso). Alia versio, pli taŭga etimologie, konsideras Egipajno filo de Pajno, kaj infana partnero de Zeŭso. Laŭ Eŭhemero, estis ĉi tiu rolulino kiu formas la konstelacion Kapro, danke al ama postmorta donaco de Zeŭso[6].

 
Infana Zeŭso nutriĝas per la lakto de Amaltejo, laŭ nicolas Poussin. Amaltejo estis kromnomo de la nimfo Aikso, vartistino de Zeŭso.

Amalteja Aikso redakti

Ankaŭ ŝi estis vartistino de Zeŭso, kun kapraj atributoj kiun similigas ŝin al la antaŭe priskribitaj rolulinoj. Ŝia epiteto, Amalteja (Αμαλθεια, «Mam-nutristina») iĝis tiel konata ke oni pli bone konas ŝin laŭ tiu kromnomo. Do, por plia informo, vidu la paĝon Amaltejo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Higeno. Pri Astronomio, 3.15.
  2. Higeno. Fabloj, 151.
  3. Higeno. Pri Astronomio, 2.13.
  4. Pro tio, en la mitaj rakontoj, troviĝas multaj rilatoj inter kaprinoj kaj stormoj.
  5. Higeno. Enkonduko.
  6. Laŭ mencio de Higeno, en sia Pri Astronomio, 2.13.

Eksteraj ligiloj redakti