Koĉero (konstelacio)
konstelacio en norda ĉiela hemisfero
Koĉero aŭ la Ĉarstiristo estas unu inter la 88 konstelacioj de la tera ĉiela mapo.
Koĉero | |
---|---|
Latina nomo | Auriga (genitiva Aurigae) |
Mallongigo | Aur |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 4h 30m 0s ... 7h 22m 0s |
Deklinacio | 28° 0' 0" ... 56° 0' 0" |
Areo | 657 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 21 |
Najbaraj konstelacioj | Ĝirafo, Perseo, Taŭro, Ĝemeloj, Linko |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 4 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 0,08 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -62° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -34° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Februaro |
Historio | |
Unua priskribo | Ptolemeo |
Jaro de unua priskribo | |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
StelojRedakti
- α Aurigae estas la stelo Capella distanca de 45 lumjaroj. Ĝi estas la sesa plej brila stelo.
MitologioRedakti
Laŭ la helena mitologio[1] Hefesto provis perforti Atenan, sed lia spermo falis sur ŝian femuron. Ŝi forviŝis ĝin per lana ŝtofo, kiun ŝi ĵetis surteren. Tiel naskiĝis Erichtonios. Liaj kapo kaj trunko estis homaj, sed li havis serpentvoston. Li inventis la ĉaron tirata de kvar ĉevaloj. Li fariĝis reĝo de Ateno.
Nuntempe li iras en la nokta ĉielo, ĉar li fariĝis la konstelacio de la Koĉero. Li situas inter la Ĝemeloj kaj Perseo. Li portas sur sia maldekstra ŝultro kaprinon kaj ĝiajn tri kapridojn. Eble tiu kaprino estis Almathea, kiu nutris Zeŭson per sia lakto.
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Mythologies du Monde entier (Mitologioj de la Tuta Mondo) eld. France loisirs 1993