Akvitana lingvo

Per Akvitana lingvo[1] (ankaŭ nomata arkaika eŭska) oni nomas la antikvan lingvon de Akvitanio, iam parolita sur vasta teritorio inter la rivero Garono kaj la Pireneoj,[2] kiun oni kredas esti ligita al aliaj pireneaj lingvoj kaj kiu estas la antaŭulo de la moderna eŭska lingvo.

Akvitana
auskala
lingvo • antikva lingvo • mortinta lingvo
vaska lingvaro
Parolata en Parolita en Akvitanio (nuna Francio) kaj Hispania Tarraconensis)
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Senparenca lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en en neniu lando
Reguligita de ne reguligita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xaq
  Glottolog sen valoro
Angla nomo Aquitanian
Franca nomo aquitain
vdr

Atestaĵo pri ĝi aperis inter la 1a–3a jarcentoj p.K kaj ĝi trovis sin en kontakto kun la latino,[3] tiu fakto videblas en multaj el la latinaj pruntaĵoj en moderna eŭskaera kiuj suferis la samajn fonetikajn ŝanĝojn samkiel la aliaj eŭskaj vortoj, kio montras ke tiuj pruntaĵoj venas el foraj epokoj. Longaj tekstoj en akvitana lingvo ne konserviĝas, kvankam ekzistas epigrafiaj skribaĵoj kiuj havas pli ol 400 homnomojn kaj 70 dinomojn, multaj el ili klare interpreteblaj el la praeŭska lingvo.

Historio redakti

 
A1: Akvitanoj / A2: Vaskonoj (kun erara koloro) / C7: Karistioj / C8: Varduloj / C9: Beronoj.
 
Hipoteza etendiĝo de la arkaika eŭska en la 1-a jarcento, laŭ Luis Núñez Astrain.

Antaŭromiaj triboj redakti

Laŭ la romiaj historiistoj Strabono, Plinio la Maljuna, Pomponio Mela, Lucio FloroSilio Itala, Vaskonujo estis loĝata en antaŭromiaj epokoj de diversaj triboj kies lingvo kaj parenceco estas nekonataj. La distribuado de triboj kaj la regionoj okupataj de varduloj, karistoj kaj aŭtrigonoj variis laŭ ĉiu historiisto. La distribuado de Ptolomeo, la plej kompleta, estis la jena:

  • Karistioj, establiĝintaj inter la rivero Nervión kaj la rivero Deva en la nuna Gipusko kaj diskutita parenceco.
  • Varduloj, kiuj okupis la nunan Guipúzcoa krom la valo de la rivero Deva kaj de la rivero Bidasoa kaj el diskutita parenceco.
  • Vaskonoj, kiuj okupis la nunan Navaron, nordokcidento de Aragono kaj nordoriento de Larioĥo.

Kelkaj aŭtoroj defendas ke varduloj, karistioj kaj aŭtrigonoj estis vaskonaj, dum aliaj opinias ke ili estis keltaj. La arkeologiaj restaĵoj subtenas la keltan hipotezon.[4]

Origino de la akvitana redakti

La historia akvitana lingvo verŝajne estas la sukcedanto aŭ rekta posteulo de la praeŭska lingvo, deduktiva rekonstruado realigita de Mitxelena de la eŭska lingvo ekde la alveno de la keltoj ĝis la unua kontakto kun la latina. En multaj kazoj la atestaĵoj de la akvitana egalas al tiuj de la praeŭska, pro kio la diferencoj inter la praeŭska kaj la akvitana ŝajnas malpli gravaj ol la ekzistantaj inter la praeŭska kaj la moderna eŭska. Pri la parenceco kaj origino de la eŭska-akvitana oni havas plurajn hipotezojn:

  • Parenceco kun la berbera la eŭska estus veninta e la nordo de Afriko. Oni komparas kelkajn leksikajn formojn kun la berbera, kaj la guanĉa, alia berbera lingvo.
  • Parenceco kun kaŭkaziaj lingvoj: ĝi estus parenco de lingvoj de Kaŭkazio. Schuchardt (1913) estis la unua kiu citis kelkajn similaĵojn inter la eŭska kaj la kaŭkazaj lingvoj, unu el la plej aktivaj defendantoj de ĉi tiu hipotezo estis la germano Karl Bouda (1948, 1949, 1951, 1952).
  • Egfamilio dene-kaŭkazia: derivita el la antaŭa, laŭ kiu la kaŭkaziaj lingvoj apartenis al egfamilio kune kun la etruska lingvo kaj aliaj malaperintaj lingvoj, kelkaj el ĝiaj modernaj reprezentantoj modernaj estus la kaŭkazaj lingvoj, la dravidaj sude de Barato kaj la na-denea lingvaro en Nordameriko.
  • Indiĝena memstara origino: la eŭska evoluis ekde tre foraj tempoj de popoloj ekloĝintaj dum la supera Paleolitiko en la nunaj sukokcidento de Francio kaj nordo de la iberia duoninsulo.

Komparo al moderna eŭska redakti

Malgraŭ la tempa distanco inter la arkaika eŭska kaj la malnov-eŭskaj homnomoj de la 11a jarcento kaj la longaj tekstoj de la eŭsklingva literaturo de la 16a jarcento, la proksimeco inter ili iĝis nepra por povi kompreni ĉi tiun etapon de la historio de la eŭska lingvo.[5]

Arkaika eŭska Norma eŭska Signifo
Andere, Andre- andere, andre sinjorino
Belex, -belex, -bel (e) s beltz nigro
Cis(s) on gizon viro
Nescato neska (neskato estas etnomo) knabino
Sembe- seme (<*senbe) filo
Seni sein (<*seni) infano, frato
Sahar zahar maljuna
corri gorri ruĝa
-co -ko genitiva sufikso
-tar -tar genta sufikso

Referencoj redakti

  1. Izolita lingvo kaj gaŭla lingvo en la etnografia Akvitanio (Joaquín María Gorrochategui Churruca)
  2. Auñemendi Aquitano
  3. Luis Núñez Astrain. El euskera arcaico: Extensión y parentescos. Arkivita el la originalo je 2008-12-01. Alirita 2014-09-10.
  4. los Bárdulos, Caristios y Autrigones en el País Vasco, gentes igualmente de habla y cultura celtas. Sólo al Este de Leizarán, casi en la frontera entre Guipúzcoa y Navarra, se extenderían los Vascones,..El pasado en el futuro de España, Martín Almagro Gorbea Arkivigite je 2014-05-19 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Larry Trask, 1997, p. 399–400

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti