Malfermi la ĉefan menuon

Al-Mustansir Bi'llah (kompleta nomo:Abû Ja`far al-Mustansir bi-llah al-Mansûr ben az-Zâhir[1] kromnome Al-Mustansir)[2] estis la Abasida Kalifo en Bagdado el 1226 al 1242.

Li naskiĝis en Bagdado en 1192. Je la morto de sia patro en 1226 li sukcedis sian patron Az-Zahir kiel la 36a Abasida Kalifo. Al-Mustansir mortiĝis la 5an de Decembro 1242.[3] Lia filo Al-Musta'sim sukcedis lin kiel kalifo.

La Madraso Mustansirija, estis starigita en 1227 (aŭ 1232/34 n.e. laŭ kelkaj rakontoj) fare de la kalifo Al-Mustansir kaj ĝi estis unu el la plej antikvaj universitatoj en la mondo. Ties konstruaĵo, situa en la maldekstra bordo de la rivero Tigris, survivis la Mongolan invadon kaj estis restaŭrigita kiel Mustansirija Universitato.

ReferencojRedakti

  1. En Araba : abū jaʿfar al-mustanṣir bi-llāh al-manṣūr ben aẓ-ẓāhir,
    أبو جعفر المسنتصر بالله المنصور بن محمد الظاهر
  2. En Araba: Al-Mustanṣir, المسنتصر بالله
  3. 10 Jumada ath-thani 640 A.H. (islama kalendaro).
  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.