Al-Raghib al-Isfahani

islama klerulo

Al-Raghib al-Isfahani, aŭ sen difinitaj artikoloj Raghib Isfahani - je plena nomo Abul-Qasim al-Hussein bin Mufaddal bin Muhammad (perse ابوالقاسم حسین ابن محمّد الراغب الاصفهانی) - estis dekunua-jarcenta islama akademiulo de korana ekzegezo (Tafsir) kaj de la araba lingvo.

Al-Raghib al-Isfahani
Persona informo
Naskiĝo ne konata
en en Esfahano
Morto 30-an de novembro 1107 (1107-11-30)
Lingvoj araba lingvopersa lingvo
Ŝtataneco Abasida Kaliflando
Okupo
Okupo filologo • literaturisto • Koranekzegezisto
Verkoj Al-Mufradat fi Gharib al-Quran
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Al-Raghib Al-Isfahani - signifanta "la isfahana monaĥo" - naskiĝis en Esfahano kiel lia nomo sugestas, kvankam lia ĝusta dato de naskiĝo ne estas konata. Li mortis en la jaro 502 de la islama kalendaro, responda al 1108 en la gregoria kalendaro.

Al-Isfahani kontraŭis la emanatismon de la "Fratoj de Pureco" (arabe إخوان‌ الصفا, sekreta societo de islama filozofio) preferante anstataŭe kreismon.[1] La koncepto de justeco, laŭ la difino de al-Isfahani, estas "egala reprezalio" por krimo.

 
lia libro Al-Mufradat fi Gharib al-Koran en turka traduko

VerkaĵojRedakti

Lia laboro pritraktis temojn, kiuj iras de etiko tra lingvistiko ĝis islama filozofio. Unu el liaj plej famaj verkoj estis Al-Mufradat fi Gharib al-Koran.

Kiel klera viro, al-Isfahani ankaŭ bone orientiĝis en araba literaturo. Lia literatura antologio, kiu estis zorge organizita laŭ temoj, portis multe da respekto en intelektaj rondoj.

ReferencojRedakti

  1. Encyclopaedia of the Qur'ān (angle: Enciklopedio de la Korano), pĝ. 156. Eld. Oliver Leaman. Londono: eldonejo Routledge, 2005. (ISBN 9781134339754)